Masrlingva Vikipedio
Retadreso arz.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo masra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de marto 2024
Artikolnombro 1 622 495
Profundeco 0.4
Paĝoj 2 115 946
Redaktoj 9 678 713
Uzantoj 234 155
Aktivaj uzantoj 173
Administrantoj 7
Dosieroj 1 489

La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى‎ [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 27-an de marto 2024 ĝi enhavas 1 622 495 artikolojn.

Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.

Vidu ankaŭ

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.