Maria Goeppert-Mayer
Nobel-premiito
Persona informo
Maria Göppert-Mayer
Naskiĝo 28-an de junio 1906 (1906-06-28)
en Katowice, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 20-an de februaro 1972 (1972-02-20) (65-jaraĝa)
en San-Diego
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kardivaskula kolapso vd
Tombo El Camino Memorial Park vd
Lingvoj germana angla vd
Ŝtataneco Germanio Usono vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Subskribo Maria Goeppert-Mayer
Memorigilo Maria Goeppert-Mayer
Familio
Patro Friedrich Göppert vd
Edz(in)o Joseph Edward Mayer vd
Infanoj Maria Mayer vd
Profesio
Okupo fizikisto nuklea fizikisto universitata instruisto sciencisto vd
Laborkampo fiziko nuklea fiziko radioaktiveco kvantuma meĥaniko teoria fiziko fizika kemio fotokemio statistika mekaniko vd
Aktiva en kokejo vd
Doktoreca konsilisto Max Born vd
Verkado
Verkoj nuclear shell model vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Maria Goeppert-Mayer. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mayer.

Maria Goeppert-Mayer (28-an de junio 1906 en Kattowitz, Supra Silezio - 20-an de februaro 1972 en San Diego, Kalifornio) estis germana-usona fizikistino kaj nobel-premiito pri fiziko. [1]

Vivo

Goeppert-Mayer naskiĝis en 1906 kiel sola infano de la pli posta pediatra profesoro Friedrich Göppert (1870–1927) kaj ties edzino, la instruistrino pri lingvoj kaj muziko, Maria Göppert. Ŝia avo estis la jura profesoro Heinrich Robert Göppert (1838–1882), ŝia praavo estis la botanika profesoro Heinrich Göppert kaj ŝia prapraavo estis jam profesoro pri farmacio. Li translokiĝis kun la gepatroj en 1910 al Göttingen. Por la gepatroj estis tiam memevidenta, ke ŝi plustudas post la abituro en 1924. Goeppert-Mayer volis unuafoje iĝi matematika instruistino, sed post tri jaroj ŝanĝis al fiziko. Ŝi doktoriĝis en 1930 ĉe la pli posta nobel-premiito Max Born.

Ŝi geedziĝis kun Joseph Edward Mayer (1904–1983), pli posta prezidanto de la Usona Fizika Societo (American Physical Society), kaj translokiĝis kun li al Usono. Ili havis du filojn.

Ŝi instruis – dum periodo de la Granda depresio neniu volis dungi virinon kiel profesoron – senkompensite en la Universitato Johns Hopkins (1930–1939) kaj ĉe la Universitato Columbia (1939–1946) kaj publikigis kun sia viro en 1940 la libron „Statistical Mechanics“. En la 30-aj jaroj laboris ŝi strikte kun Karl Herzfeld, ankaŭ ĉe la programo pri nukleaj armiloj. Ŝi iĝis nur ekde 1946 ordinara profesorino en la Ĉikaga Universitato.[2]

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.