Manĉerial | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 504208 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 000 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 2 818 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 52′ N, 79° 27′ O (mapo)18.87138888888979.444305555556Koordinatoj: 18° 52′ N, 79° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 147 m [+] | ||
Areo | 39,04 km² (3 904 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
| |||
Manĉerial, telugue మంచిర్యాల estas urbego en Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Demografio
En 2018 Manĉerial havis populacion (laŭ takso) de 110 000 kun legoscio de 76%, pli alta, ol la meza landa averaĝo.
Geografio
Manĉerial situas laŭ rivero Godavari en alteco 173 m laŭ la marnivelo. Ramagundam troviĝas 13, Karimnagar kaj Jagtial po 57, Varangal 104, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 198, Nanded 227, Mumbajo 697, Kolkato 1014, tutlanda ĉefurbo Delhio 1108 kilometrojn (aere) .
Historio
Historie Manĉerial estis parto de distrikto Adilabad, poste ekde establo de la nova distrikto Manĉerial iĝis ties sidejo.
Ekonomio
Historie Manĉerial estis riĉa je arbarresursoj kun malgravaj industrioj. La terkultivado estis la plej ofta okupiĝo. Post kiam karbominejoj estis establitaj en la regiono, la komunumo iĝis industriigita. Dum la 1970-aj jaroj estis malfermita industria instituto. Daŭre la apudaĵo kultivas rizojn, maizojn kaj sorgojn.
Lingvoj
La oficiala, ankaŭ la plej parolata lingvo en Manĉerial estas la telugua.
Religioj
La plimulto de homoj en Manĉerial praktikas hinduismon, iom estas islamo kaj kristanismo.

Eduko
En Manĉerial pluraj altlernejoj certigas la altnivelan edukon.
Klimato
En Manĉerial en ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio kaj oktobro pro la musono. Jare pluvas iomete pli, ol 1100 mm. La temperaturo varias 21-34 °C.

Trafiko
Manĉerial havas trairan fervojan linion kun stacidomo kaj fervoja ponto. 3 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
- monteta fortikaĵo
- statuo pri Hanumano
Fontoj
- WikiTrans