Makó
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 913  (2023) [+]
Loĝdenso 96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 13′ N, 20° 29′ O (mapo)46.2220.478888888889Koordinatoj: 46° 13′ N, 20° 29′ O (mapo) [+]
Areo 229,23 km² (22923 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Makó (Hungario)
Makó (Hungario)
DEC
Makó
Makó
Situo de Makó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Makó [+]

Makó [mako:] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Makó, kies administra centro estas.

Teatro de Makó nomata "bulbodomo"
Bulbo el Makó signifas kvaliton

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe dekstra bordo de Maros, oriente de Szeged, proksime al la landlimo kun Rumanio, laŭ ĉefvojo Szeged-Arad. Antaŭ jaroj estis ankaŭ fervojo en la sama direkto, nun jam nur estas restaĵo de tio ĝis Makó, sed oni planas nuligi ankaŭ tion. Nuntempe oni konstruas aŭtoŝoseon M43 preter la urbo.

Historio

La urbo estis loĝata jam en la kuprepoko, de tiu tempo restis kurganoj. En la mezepoko la komunumo profitis de Maros, kie el Transilvanio alvenis salo kaj ligno per floso. Je la fino de la turka erao la setlejo estis senhoma, sed malrapide denove enpopoliĝis. En 1730 ĝi iĝis departementa centro de Csanád. La urbodomo konstruiĝis en 1836. En 1919 ankaŭ ĉi tie estis proklamita la Konsilantara Respubliko. En 1920 la urbo trovis sin apud la nova ŝtatlimo.

La urbo famas pri bulbo. Bulbo el Makó signifas kvaliton. Ĉiujare oni aranĝas festivalon pri bulbo.

Preĝejoj: po 2 katolikaj, kalvinanaj, po 1 luterana, grek-katolika, sinagogo, krome 3 kapeloj.

Vidindaĵoj

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Makó.

Nomportantoj

Ĝemelurboj

Ĝemelurboj de Makó
Hotelo de Makó

Esperanto-movado

En 2006 okazis tie la 19-a Internacia Junulara Semajno (IJS).

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.