Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lyssach (stacidomo).
Lyssach
Blazono de Lyssach
Blazono de Lyssach
Blazono de Lyssach
Lyssach
Lyssach
Aera bildo de Lyssach,
fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoEmme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Burgdorf
Koordinatoj 47° 3′ 53″ N  34′ 46″ O / 47.06472 °N, 7.57944 °O / 47.06472; 7.57944 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 53″ N  34′ 46″ O / 47.06472 °N, 7.57944 °O / 47.06472; 7.57944 (mapo)
Nombro de loĝantoj1449
Areo6,06 km²
Alteco516 m super marnivelo
Poŝtkodo3421
Komunumkodo0415
Mapo de Lyssach
Mapo de Lyssach
Mapo de Lyssach

Pri la komunumo

Lyssach (prononcu lisaĥ) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1449 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Lyssach situas en la Svisa Mezlando, norde de la urbo Burgdorf sur la flotebenaĵo de la rivero Emme, kiu formas la orientan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lyssach kaj Schachen kaj la industriaj setlejoj Schachenguet (apud la rivero Emme), Brämacher, Chappeli kaj Grossmatt (la tri lastaj rekte sude de la aŭtovojo).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,06 km², de kiuj 31,6% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lyssach limas en nordo al Rüdtligen-Alchenflüh, en nordoriento aliflanke de Emme al Kirchberg, en sudoriento al Burgdorf, en sudo al Rüti ĉe Lyssach, en sudsudokcidento al Mötschwil, en sudoriento al Hindelbank, en oriento al Kernenried, kaj en nordoriento al Fraubrunnen.

Trafiko

La kantona ĉefvojo n-ro 1 de Berno al Zuriko kaj la svisa aŭtovojo A1 pasas norde de la komunumo. Tra la ocidenta flanko de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 23 de Burgdorf al Fraubrunnen. La alveturejo Kirchberg al la aŭotvojo situas unu kilometron norde de la komunumo en Rüdtligen-Alchenflüh. En la centro de la komunumo troviĝas stacidomo de la tranjnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Burgdorf al Berno. La nordaj komunumpartoj (Schachenguet kaj Schachen) estas servataj de buslinio de Burgdorf al Fraubrunnen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lyssach datiĝas el la jaro 894 kiel Lihsacho. Dum mezepoko la Grafoj de Kiburgo kaj diversaj monaĥejoj estis bienposedantoj kaj senjoroj de Lyssach. Post la reformacio en la jaro 1528 la eklezia kaj politika kontrolo pri Lyssach transiris al la urbo Berno. Jam ek de 1471 Lyssach apartenis al la Voktejo Burgdorf, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Burgdorf, al kiu Lyssach apartenis ĝis ties malfondo kaj integriĝo al la nova administra distrikto Emme-Valo je la 1-a de januaro 2010. [2]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.