Liverpola Universitato John Moores | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
publika universitato • altlernejo • organizaĵo pri edukado | |||||
moto | Audentes fortuna juvat fortuno favoras la aŭdacantojn | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1823 | ||||
speco | publika | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 53° 24′ 11″ N, 2° 58′ 12″ U (mapo)53.403-2.97Koordinatoj: 53° 24′ 11″ N, 2° 58′ 12″ U (mapo) | ||||
lando | Britio | ||||
urbo | Liverpool | ||||
adreso | Liverpool John Moores University, Egerton Court, 2 Rodney Street, Liverpool, Merseyside, L3 5UX | ||||
poŝtkodo | L3 5UX | ||||
retejo | [http://www.ljmu.ac.uk/ Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj • ORCID • Jisc vd | |||||
| |||||
| |||||
Liverpola Universitato John Moores (angle Liverpool John Moores University, akronime LUJM) estas brita universitato situanta en Liverpool. La universitato estas nomita laŭ la komercisto John Morse kiu donacis grandajn monsumojn al la institucio. Ĝi estis rekonita kiel universitato en 1992 kaj aliĝis al la du pli malnovaj universitatoj en la grandurbo de Liverpool [1].
Aktuale en 2014, pli ol 20,000 studentoj studas en Universitato John Moores, de kiuj 17,835 estas bakalaŭraj studentoj .
En 2007, Doktoro Brian May, la gitaristo de la muzikbando Queen, funkciis kiel la prezidanto de la universitato. En 2013 majo li estis anstataŭigita per Brian Lawson.
La universitato unue estis establita kiel institucio por la studo de mekaniko en 1823, kaj tra la jaroj kelkaj proksimaj altlernejoj estis aldonitaj al ĝi. En 1970 la institucio estis rekonita kiel la Liverpool Politeknikejo. Ekde 1892, la institucio ankaŭ estis engaĝita pri maraj studoj, enkadre de la Mara Kolegio de Liverpool kiu estis establita tie. En 1992, la institucio estis rekonita kiel universitato kaj la nomo de la filantropo, John Morse, estis aldonita al ĝi.
Fakultatoj kaj lernejoj

Universitato John Moores havas kvin fakultatojn [2]:
- fakultato de Artoj kaj Sociaj Sciencoj
- fakultato de Edukado, Sano kaj Komunumo
- fakultato de Sciencoj
- fakultato de Inĝenierio kaj Teknologio
- lernejo de Komerca Administrado
Kampusoj

La universitato havas tri kampusojn.
- Urba kampuso: kiu inkluzivas la Fakultaton de Inĝenieristiko, la Fakultaton de Scienco kaj la Fakultaton de Eduko, Sano kaj Komunumo. Situante en la centro de la urbo Liverpool [3].
- Mount Pleasant kampuso: kie la fakultato de Arto kaj Sociaj Sciencoj kaj la lernejo de Komercadministracio funkciigas.
- Marsh kampuso: kampuso inkluzivas instalaĵojn de la fakultato de Eduko kaj la plej multajn el la sportinstalaĵoj de la universitato. Situante sude de la urbocentro de Liverpool.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ UK Education and Studying in the UK – Liverpool John Moores University. ukeas.com (10 August 2021).
- ↑ Pri la universitato
- ↑ University in the City Campus
Eksteraj ligiloj
- Liverpola John Moores Universitato
- Liverpola John Moores Unio de universitataj studentoj
- LJMUconnect - la retejo de eks-studentoj de LJMU