Litero estas la plej malgranda memstara grafika elemento kun propra son-valoro (aŭ nura efiko al ĉirkaŭstaraj literoj) de alfabeto. La plej disvastigitaj literoj venas de la latina alfabeto kun ties postaj aldonoj, sed multaj famaj literoj ankaŭ havas grekan fonton. En kelkaj religiaj sistemoj, menciinde en la juda Kabalo, literoj havas simbolan signifon. En multaj alfabetoj la literoj povas reprezenti numeralojn. Ofte la unuopaj literoj havas propran nomon (ekzemple en la greka alfabeto kaj en la runaj alfabetoj), alikaze, ili nomatas laŭ sia sonvaloro (+ vokalo ĉe konsonantoj). Esperanto estas kutime skribata per Esperanta alfabeto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.typolexikon.de/b/buchstabe.html Arkivigite je 2010-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.