Le charme discret de la bourgeoisie
filmo
Originala titolo Le Charme discret de la bourgeoisie
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 15 sep. 1972, 13 okt. 1972, 22 okt. 1972, 11 nov. 1972, 18 jan. 1973, 1 feb. 1973, 29 mar. 1973, 13 apr. 1973, 20 apr. 1973, 21 apr. 1973, 21 maj. 1973, 1 jun. 1973, 3 aŭg. 1973, 17 aŭg. 1973, 22 okt. 1973, 25 maj. 1974, 8 dec. 1975, 6 sep. 1979, 14 sep. 1987, 1 jul. 1990
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, fantasta filmo
Kameraado Edmond Richard
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Produktisto(j) Serge Silberman
Scenaro Luis Buñuel  Jean-Claude Carrière
Loko de rakonto Parizo
Rolantoj Fernando Rey  Delphine Seyrig  Milena Vukotic  Michel Piccoli  Bulle Ogier  Stéphane Audran  Jean-Pierre Cassel  François Maistre  Paul Frankeur  Julien Bertheau  Claude Piéplu  Maxence Mailfort  Alix Mahieux  Amparo Soler Leal  Bernard Musson  Christian Baltauss  Ellen Bahl  Georges Douking  Jacques Rispal  Jean Degrave  Jean Revel  Maria Gabriella Maione  Marguerite Muni  Pierre Lary  Pierre Maguelon  Robert Benoit  Robert Le Béal  Robert Party  Sébastien Floche  Anne-Marie Deschodt  Madeleine Bouchez
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
IMDb

Le charme discret de la bourgeoisie (La diskreta ĉarmo de la burĝaro, 1972) estas franca filmo reĝisorita de la meksik-hispana kinisto Luis Buñuel. Kiel en multaj el la filmoj kiujn li faris, oni observeblas kelkaj scenoj kun karakteroj propraj de la superrealismo. Ĝi ricevis la Oskar-premion en 1972 al la Plej Bonkvalita Eksterlanda Filmo. Buñuel deziris fari la filmon en Hispanio, sed tio ne eblis pro la frankisma cenzuro. Konsiderata unu de la majstroverkoj de la tutmonda kino kaj unu de la plej laŭditaj de la kino de Buñuel.

Altklasuloj maltrafas invititan vespermanĝon kaj alternative decidas iri al proksima restoracio, sed alia malfacilaĵo okazas, nome la posedanto de la restoracio estis mortinta. Ekde tiam okazas aliaj neatenditaĵoj, el kiuj kelkaj estas realaj kaj aliaj estas produkto de ilia imagopovo. La alternado inter realo kaj sonĝo produktas surprizojn en la intrigo, en kiuj intervenas aliaj roluloj kiel militistoj, episkopo, policanoj, gerilanoj kaj kamparanoj, ĉiuj interrompante la frustritajn klopodojn de la unua sesopo vespermanĝi kaj distriĝi pro la ĉarmo esti burĝaj.

La filmo ricevis kelkajn premiojn, inter kiuj BAFTA, Oskar, Ora Globo kaj aliaj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.