Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schloss Laufen am Rheinfall (stacidomo).
Laufen-Uhwiesen
Blazono de Laufen-Uhwiesen
Rigardo al la Kastelo Laufen super la Rejn-Akvofalo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoAndelfingen
Koordinatoj 47° 40′ 16″ N  38′ 13″ O / 47.67111 °N, 8.63694 °O / 47.67111; 8.63694 (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 16″ N  38′ 13″ O / 47.67111 °N, 8.63694 °O / 47.67111; 8.63694 (mapo)
Nombro de loĝantoj1509
Areo6,27 km²
Alteco457 m super marnivelo
Poŝtkodo8248
Komunumkodo0034
Mapo de Laufen-Uhwiesen

Laufen-Uhwiesen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1509 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la tri municipoj Uhwiesen, Laufen kaj Nohl.

Geografio

Laufen-Uhwiesen situas ĉe la bordo de la rivero Rejno, kies fama akvofalo troviĝas je duona sur la teritorio de la komunumo en la municipo Laufen. La komunumo konsistas el la municipoj Uhwiesen, Laufen kaj Nohl.

Najbaraj komunumoj

La najbaraj komunumoj de Laufen-Uhwiesen estas Benken, Dachsen, Feuerthalen, Flurlingen, Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (Kantono Ŝafhaŭzo), Schlatt (Kantono Turgovio) kaj Trüllikon.

Trafiko

Sub la Kastelo Laufen ĉe la Rejn-Akvofalo la komunumo disponas pri haltejo sur la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj estas per ĝi kaj per poŝtaŭtobuslinoj bone konektita al al Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio

Unua dokumenta mencio de la municipo Laufen datiĝas el la jaro 858 kiel Laufin kaj de Uhwiesen el la jaro 1290. Kiel posedaĵo de la Episkopejo Konstanco la komunumo Laufen-Uhwiesen estis en la jaro 1452 subigita al la regado de la urbo Zuriko. Malfacila epoko estis la okupado far francaj, aŭstraj kaj rusaj trupoj en la militjaro 1799 dum la helveta revolucio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.