

Laponia milito estas parto de Dua Mondmilito kaj ĝi okazis inter Finnlando kaj Germanio de 15-a de septembro 1944 ĝis 27-a de aprilo 1945.
Kiam Finnlando faris armisticon kun Sovetio la 4-an de septembro 1944 inter punktoj estis forpelo de germanaj trupoj el Finnlando. Germanaj trupoj troviĝis en norda parto de Finnlando. Komence ne temis pri vera milito, ĉar germanaj trupoj retiriĝis dum finnaj trupoj etendiĝis. Germanoj transportis la civilan loĝantaron al Svedio.
Tamen Sovetaj aŭtoritatuloj volis, ke finnoj komencu verajn militajn agojn kontraŭ germanoj. Finnaj trupoj atakis al Tornio la 28-an de septembro kaj vera milito komenciĝis. Por puni la atakojn germanaj trupoj forbruligis plejparton el konstruaĵoj de Laponio. Finnaj trupoj kaptis grandan parton el suda Laponio dum la aŭtuno, sed dum la vintro 1944-1945 la fronto stabiliĝis en nord-okcidenta parto de Finnlando. Germanaj trupoj lasis la teritorion de Finnlando ĉe Kilpisjärvi la 28-an de aprilo 1945.


Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj. Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 1941 |
1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · Temoj · Interkonsentoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|