Lando, ĝenerale, estas teritorio, eventuale kun interna kaj apuda aera kaj akva spacoj, rezultinta de ia dividado de geografia estaĵo, kun difinita aŭ difinata limo, ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena.
Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco, lando estas sinonimo por regno kaj ŝtato. Ekzemploj de lando estas Kanado, Francio, kaj Japanio.
Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj. Ekzemploj de dependaj teritorioj estas Saint-Martin, Tokelao, kaj Usonaj Virgulininsuloj.
Vidu ankaŭ
- Listo de sendependaj ŝtatoj
- Enklavo
- Landinsulo
- Fakvortoj pri landnomoj
Eksteraj ligiloj
En Esperanto
- Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert kaj en kopio
- La landoj de l' tero en Monato
Alilingve
- The World Factbook Arkivigite je 2011-03-11 per la retarkivo Wayback Machine, de CIA (angle)
- Country Reports Arkivigite je 2007-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, retskipo por esploro pri landoj kaj similaj temoj angle
- Landoj, Ŝtatoj kaj Nacioj kiel temo de About.com angle
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.