La infana raso
poemo
Aŭtoroj
AŭtoroWilliam Auld
Lingvoj
LingvoEsperanto
Eldonado
EldonejoStafeto
Ĝenropoezio
Nacilingvaj tradukoj de La Infana Raso[1]

Inter multaj esperantistoj, La Infana Raso, longa poemo en 25 ĉapitroj, estas rigardata kiel la ĉefverko en Esperanto de la brita (skota) poeto, verkisto kaj tradukisto William Auld (1924-2006).

Ĝi estis parte inspirite de la Cantos de usona poeto Ezra Pound.

Unua eldono

La unua eldono de la poemo aperis en 1955 kun antaŭparolo de John Francis. Ekde tiam sekvis pluraj eldonoj.

Laŭ la redaktoroj, "La infana raso esploras la rolon de la homa raso en la tempo kaj en la kosmo", temo komparebla kun tiu de Cantos de la usona poeto Ezra Pound (kiu laŭŝajne parte inspiris la verkon de Auld)[2], kaj Canto General de la ĉilia poeto Pablo Neruda. Precipe baze de 'La infana raso', la Esperantlingva verkista asocio (EVA) nomumis la aŭtoron en 1999 por la Nobel-premio pri literaturo. En sia antaŭparolo al la unua eldono, Francis skribas:

"Ni ja povas aserti, ke nia literaturo posedas poemon, kiu kompariĝas tute favore kun siaj naciaj ekvivalentoj; ĉar jen estas verko, kiu plene respondas al la postuloj ne nur de sia propra idiomo, sed ankaŭ al tiuj de la modernaj literaturoj internaciaj".

Tradukitaj versioj

Pluraj nacilingvaj tradukoj de la tuta poemo estis eldonitaj, ekzemple la nederlanda de Willem A. Verloren van Themaat (Het Kinderras, 1982)[3], la portugala de Leopoldo H. Knoedt (A Raça Menina,1992). Aliaj lingvoj en kiuj aperis versioj inkludas la anglan (The Infant Race), la skotan (The Bairnlie Race), la gaelan (An Cinneadh Leanabail), la francan (La race infantile), kaj la hungaran (A gyermeki faj). Fragmentoj estas eldonitaj interalie en la germana[4], islanda, itala.

Konstante aperas novaj versioj kaj ĉiuj estas legeblaj kaj elverŝeblaj ĉe la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio (Akademio Literatura de Esperanto). Pluraj estis surpapere publikigitaj ekzemple la nederlandan versio 'Het kinderras'. La versioj angla, skota kaj gaela estas inkluditaj en la libro William Auld - Master Poet of Esperanto de Girvan McKay.

Ĝeneral-publika kritiko

Malgraŭ ĝenerala admiro de la literatura kvalito de la verko, kelkaj konataj esperantlingvaj verkistoj kritikis la malprudan lingvaĵon kaj kontraŭklerikan sentojn esprimitajn en kelkaj versoj de la poemo. En siaj klarigaj notoj je la fino de la tria eldono, William Auld (kredeble kontentige) respondas al tiuj riproĉoj.

Fragmentoj

Ho kara mia,
jen povra testamento
jen mia kredo
espero kaj tormento:
mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio;
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.
Ne estas fido nur. Subtenas faktoj.
Lingvo estas socia fenomeno,
kreaĵo de sociaj intertraktoj
kaj ĝin modifas la ŝanĝiĝa sceno.
L’epoko ne maturas. Sed bezonon
jam sentas kelkaj, kaj bezono trovas
sian rimedon, la precizan konon
alprenas. Kiu volas, tiu povas.
Kaj dum ekzistos la bezon’, ekzistos
la esprimilo (“ne por la futuro” —
ne, tamen eble ankaŭ mi asistos).
Ĝi estas revo pela. Kaj aŭguro.
Li sciis, kompreneble: “post centjaroj” —
ars longa… ho, sed vita estas brevis;
ĝi daŭras tikon de la okulharoj
kaj ĝi ekzistas nur se oni revis.
La revo estas ĉio. Kaj kuraĝo:
ĉar revas nur la kuraĝul’ unika.
Perdiĝas mil kaj mil pro la ĉantaĝo
de l’ ĉiutaga, mora, hermetika.
Li sciis, kompreneble. Kaj li fidis.
Kaj per la fido fakte movis monton.
Miraklo? Ne. Faktoroj koincidis
kaj frua nuno naskis la estonton. …

Literaturo

  • La Infana Raso, poemo en 25 ĉapitroj. William Auld, eld. Chapecó: Fonto, 2008 (4a eld.). 100p.
  • La infana raso. William Auld, la aŭtoro mem deklamas. Libreto kaj duobla KD. eld. Kooperativo de Literatura Foiro, 2007 (5a eld.). 100p.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Fonto de la ilustraĵo: Skanita foto de la librokovriloj farita de la aŭtoro, kaj uzata kun permeso.
  2. (en) Paul Gubbins, William Auld, The Guardian, la 19-an de septembro 2006.
  3. (nl) "Het kinderras", eld. Tor, Amsteradamo, 88 paĝoj, 1982, ISBN 90 70055 384
  4. (de) Clemens J. Setz, William Auld (2015-03). “Die kindliche Rasse (XIV)”, Akzente 62 (1), p. 4–7.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.