La Comédie humaine
literatura ciklo
Aŭtoroj
AŭtoroHonoré de Balzac
Lingvoj
Lingvofranca lingvo
Eldonado
Eldondato1830

La Homa Komedio (franclingve La Comédie Humaine) estas la titolo de la plurvoluma, vasta romanaro verkita de Honoré de Balzac (1799-1850) dum la periodoj de la Dua Burbona Resurtronigo kaj de la Julia monarkio (1815-1848).

1901-eldono de la Verkoj de Honoré de Balzac, inkluzive de la tuta Homa Komedio.

La Homa Komedio konsistas el 95 kompletaj verkoj (rakontoj, romanoj aŭ analizaj eseoj) kaj el 48 nefinitaj verkoj (por kelkaj el ili ekzistas nur titolo). Ĝi inkludas nek la kvin teatraĵojn fare de Balzac, nek lian kolekton da humuraj fabeloj, la Contes drolatiques (1832-1837). La esprimo La Homa Komedio estas aludo al La Divina Commedia de Dante Alighieri.

La intrigoj de la verkoj situas en tre variaj, plejofte realiste priskribitaj lokoj. Multaj personoj reaperas en pluraj romanoj, kaj tiel formas vastan kunligitan familion da protagonistoj.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.