Kvinto (de la latina vorto quintum = la kvina) estas intervalo de iu noto al la kvina supera ŝtupo de diatona gamo.

Variaĵoj


Ekzemploj de kvintaj intervaloj

La kvinto ekzistas en tri variaĵoj:

  • la perfekta kvinto (a), kies intervalo konsistas el tri plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de toniko al dominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo. Ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 3/2, t.e. ĉirkaŭ 702 cendoj.
  • la diminuita kvinto (b), kies intervalo konsistas el du plentonoj kaj du duontonoj, kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas "malharmonia".
  • la aŭgmentita kvinto (c) konsistas el kvar plentonoj kaj note nur skribeblas helpe de la antaŭsigno dieso. Ĝia sono samas al tio de eta seksto.

Kunteksto

La grandeco de la muzikaj intervaloj estas la kvanto da notoj kiu estas inter ambaŭ ekstremoj, kalkulante ankaŭ la ekstremojn. Do, se oni havas:

C-D-E-F-G, estas kvin notoj inter C kaj G, do oni povas diri ke la intervalo inter C kaj G estas kvinto.

Matematike

Matematike la rilato inter la frekvenco de du notoj de kvinto estas 3/2. Ekzemple: Se C noto estas 523 Hz, G estas 523*3/2= 784 Hz.

Aŭdaj ekzemploj

  • supren Pri tiu ĉi sono C-G
  • suben Pri tiu ĉi sono C-F

Vidu ankaŭ

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.