Kreuzlingen
Blazono de Kreuzlingen
Preĝejo Sankt-Ulrich en Kreuzlingen
komunumo en Svislando urbo en Svislando limurbo
Kantono Turgovio
DistriktoKreuzlingen
Koordinatoj 47° 38′ 45″ N  10′ 43″ O / 47.64583 °N, 9.17861 °O / 47.64583; 9.17861 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 45″ N  10′ 43″ O / 47.64583 °N, 9.17861 °O / 47.64583; 9.17861 (mapo)
Nombro de loĝantoj18343
Areo11,79 km²
Alteco397 m super marnivelo
Poŝtkodo8280
Komunumkodo4671
Mapo de Kreuzlingen

Kreuzlingen (alemane Chrüzlinge) estas urbo en la samnoma distrikto Kreuzlingen, kies ĉefurbo ĝi estas, en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 18343 loĝantojn je la 31-a de oktobro 2008.

Geografio

Kreuzlingen situas ĉe la bordo de Bodenlago rekte norde de la germana urbo Konstanco, kun kiu ĝi komplete kunkreskis kaj formas komunan aglomeraĵon.

Trafiko

Kreuzlingen estas finpunkto de la aŭtoŝoseo A7 de Vinterturo tra Frauenfeld al Kreuzlingen. Ĝi estas ankaŭ fervoja nodo de la fervojlinioj de Konstanco al Wil kaj de Ŝafhaŭzo al Rohrschach, kaj elirpunkto de diversaj ŝiplinioj sur la Bodenlago.

Historio

Kreuzlingen estis fondita de la episkopo de Konstanco, Ulriko la 1-a en la jaro 1125 kiel Eigolteshoven (Egelshofen). En la jaro 1874 la nomo estis ŝanĝita de Egelshofen al Kreuzlingen. Ĝian hodiaŭan grandecon la komunumo akiris per la kunigo de Kreuzlingen-Egelshofen kun Kurzrickenbach en la jaro 1927 kaj Emmishofen en la jaro 1928. En la jaro 1947 Kreuzlingen fariĝis urbo per la registriĝo de la 10000-a loĝantino.

Esperanto-Movado

Laŭ Svisa Espero en la jaro 1910 en Kreuzlingen estis fondita Esperanto-Klubo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.