En matematiko, konveksa regula plurĉelo estas 4-dimensia plurĉelo kiu estas samtempe regula kaj konveksa. Ĉi tiuj plurĉeloj estas la kvar-dimensiaj analogoj de la platonaj solidoj en tri dimensioj kaj la regulaj plurlateroj en du dimensioj.

Ĉi tiuj plurĉeloj estis unue priskribitaj de la svisa matematikisto Ludwig Schläfli en mezo de la 19-a jarcento. Schläfli esploris ke estas precize ses ĉi tiaj figuroj. Kvin el ili povas esti konsiderataj kiel pli alte dimensiaj analogoj de la platonaj solidoj. Estas unu aldona figuro (la 24-ĉelo) kiu ne havas tri-dimensian ekvivalenton.

Ĉiu konveksa regula plurĉelo estas barita per aro de 3-dimensiaj ĉeloj kiuj ĉiuj estas platonaj solidoj de la sama speco kaj amplekso. Ili estas kunigitaj laŭ iliaj edroj en regula vertico-uniforma maniero.

Propraĵoj

NomoFamilioSimbolo de SchläfliVerticojLaterojEdrojĈelojVertica figuroDuala plurĉeloGrupoOrdo de la grupo
kvinĉelosimplaĵo{3,3,3}51010
trianguloj
5 kvaredrojkvaredromem-dualaA4120
4-hiperkubohiperkubo{4,3,3}163224 kvadratoj8
kuboj
kvaredro16-ĉeloB4384
16-ĉelokruco-hiperpluredro{3,3,4}82432 trianguloj16 kvaredrojokedro4-hiperkuboB4384
24-ĉelo{3,4,3}249696 trianguloj24 okedrojkubomem-dualaF41152
120-ĉelo{5,3,3}6001200720 kvinlateroj120 dekduedrojkvaredro600-ĉeloH414400
600-ĉelo{3,3,5}1207201200 trianguloj600 kvaredrojdudekedroj120-ĉeloH414400

Pro tio ke la randoj de ĉi tiuj plurĉeloj estas topologie ekvivalentaj al 3-sfero, kies eŭlera karakterizo estas 0, estas la 4-dimensia analogo de eŭlera pluredra formulo:

kie Nk signifas la kvanton de k-edroj en la hiperpluredro (vertico estas 0-edro, latero estas 1-edro, kaj tiel plu).

Videbligoj

En la tabelo estas montritaj iuj 2 dimensiaj projekcioj de ĉi tiuj plurĉeloj. Diversaj aliaj videbligoj povas troviĝi en la eksteraj ligiloj pli sube.

{3,3,3}{4,3,3}{3,3,4}{3,4,3}{5,3,3}{3,3,5}
Drataj ortaj projekcioj
Dosiero:Cell120-4dpolytope.gif
Solidaj ortaj projekcioj (ĉelo-centritaj)

kvaredra koverto

kuba koverto

okedra koverto

kubokedra koverto

senpintigita romba tridekedra koverto

kvinpiramidigita dekduedra koverto
Drataj figuroj de Schlegel (perspektiva projekcio)

(Ĉelo-centrita)

(Ĉelo-centrita)

(Ĉelo-centrita)

(Ĉelo-centrita)

(Ĉelo-centrita)

(Vertico-centrita)
Drataj hipersferaj projekcioj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • H. S. M. Coxeter, Introduction to Geometry, 2nd ed. - Enkonduko al Geometrio, 2-a red., John Wiley & Sons Inc., 1969. ISBN 0-471-50458-0.
  • H. S. M. Coxeter, Regulaj Hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.