Komunumaro Klosters | |
---|---|
![]() Blazono de la komunumaro Klosters | |
![]() Klosters | |
![]() Mapo de la komunumaro Klosters | |
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Klosters-Serneus |
Koordinatoj | 46° 53′ N 9° 53′ O / 46.883 °N, 9.883 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ N 9° 53′ O / 46.883 °N, 9.883 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3894 (2009-12-31) |
Areo | 193,10 km² |
Loĝantardenseco | 20 loĝantoj/km² |
La komunuaro Klosters estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 3894 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Klosters-Serneus.
Geografio
La komunumaro Klosters situas en la supra parto de la valo Prättigau (esperante ankaŭ Pretigovio) en la fontregiono de la rivero Landquart.
Trafiko
Klosters estas grava nodo de la Retia Fervojo. Tra ĝi unuflanke pasas la linio de Landquart al Davos kaj aliflanke la linio tra la 19 kilometrojn longa Vereina-Tunelo al Sankt Maŭrico.
Komunumoj de la komunumaro Klosters
La komunumaro Klosters konsistas (stato en 2011) nur el la komunumo Klosters-Serneus kun kies teritorio ĝi kongruas:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
![]() | Klosters-Serneus | 3894 | 193.10 | 3871 |
Totale | 1 | 3894 | 193,10 |
Historio
La unua dokumenta mencio de Klosters datiĝas el la jaro 1436 zuo dem Closter. La komunumaro Klosters estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiam enkondukita leĝo pri la nova administra divido de Kantono Grizono. Ĝi origine konsistis el la komunumoj Klosters kaj Serneus. En la jaro 1865 la du komunumoj estis kunigitaj, tiel ke la komunumaro konsistis nur ankoraŭ el la komunumo Klosters-Serneus, kun kiu ĝi teritorie identas. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Klosters – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|