Klostermarienberg, hungare Borsmonostor [borŝmonoŝtor] estas vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Mannersdorf an der Rabnitz. Ĝis 1894 la oficiala hungara nomo estis Klastrom (=arkaika hungara formo de abatejo).

Situo

Klostermarienberg troviĝas laŭ rojo, laŭ negrava flankovojo, laŭ la hungara landlimo (kontraŭe Ólmod troviĝas). Kőszeg estas 10 km-ojn.

Historio

En tiu loko oni trovis ferofandejon de keltoj kaj tombojn de romianoj. Laŭ la dokumentoj en 1195 abatejo fondiĝis, la setlejo nomiĝis "Babaduri". En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1680 nova abatejo konstruiĝis. Ĝis 1894 la oficiala hungara loknomo estis "Klastrom". En 1910 vivis en la komunumo 661 homoj (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Borsmonostor apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Vidindaĵo

Komunumoj pri monostor en Hungara reĝlando

(Monostor signifas: abatejo.)

BátmonostorBégamonostorBorsmonostorFelsőgyerőmonostorKanizsamonostor
MagyargyerőmonostorMonostorMonostorpályiMonostorszegMonostorszentgyörgy
PélmonostorTomajmonostora

Fontoj

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.