Khammam | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 507001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 196 283 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 450 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 15′ N, 80° 9′ O (mapo)17.2580.15Koordinatoj: 17° 15′ N, 80° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 107 m [+] | ||
Areo | 135,37 km² (13 537 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Khammam (telugue ఖమ్మం), konata ankaŭ Khammamett estas urbego, municipo kaj grava pilgrimejo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo origine estis "Kammamettu," kiun la britoj angligis kiel "Comment" kaj "Khammammet". Khammam signifas kolonon; iam pro la templo estis nomita Sthambadri.

Geografio
Khammam situas sur ebenaĵo kaj iomete sur montetoj laŭ rivero en averaĝa alteco de 107 metrojn de la marnivelo. Suriapet troviĝas 55, Varangal 97, Vijayawada 100, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 177, Mumbajo 798, Kolkato 1044, tutlanda ĉefurbo Delhio 1301 kilometrojn (aere) .
Demografio
Laŭ la censo en 2012 Khammam havis populacion de 307 000, kun la aglomeraĵo (en 2011) 313 504. La legopovo estas 79,4 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo. En la 1980-aj jaroj Khammam atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Historio
Khammam estas unu el la historiaj urbegoj de Telangano kun preskaŭ miljara historio. La fortikaĵo estis konstruita en 950. Khammam akiris municipan statuson en 1942, kiu estis levita al speciala grado en 2001. La areo longe apartenis al distrikto de Varangal. Granda inundo okazis en 2007, denove en 2009.
Lingvoj
La plej gravaj lingvoj en Khammam estas la telugua kaj la urdua, ambaŭ oficialaj lingvoj.
Religioj
En Khammam vivas precipe hinduoj (73%), muslimoj (24%) kaj kristanoj (2%).

Edukado
En Khammam kelkaj kolegioj, institutoj kaj akademio funkcias.

Klimato
Khammam situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-oktobro pli ofte pluvas. La sudokcidenta musono efikas inter julio kaj septembro, la nordorienta inter oktobro kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 23-33 °C.

Trafiko
Khammam havas trairan fervojn linion kaj plurajn alvenantajn ĉefvojojn. Enurbe estas signifa aŭtobusa stacidomo, la busoj trafikas ankaŭ enurbe. 3 pontoj helpas la trafikon.
Vidindaĵoj
- ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
- fortikaĵo konstruita en la 10-a jarcento
- pluraj parkoj
- prestiĝa Nacia Teatro
- lago Lagaram
- festivaloj
- stratoj kun bazaroj
- Pontoj