Kemia
kaj
Scienc-teknika
Vortaro
Kemia  kaj  Scienc-teknika  Vortaro
Kemia
kaj
Scienc-teknika
Vortaro
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1993
UrboNaperville
EldonintoDoug Portmann
Paĝoj297

La Kemia kaj Scienc-teknika Vortaro estas trilingva fakvortaro en la lingvoj Esperanto, angla kaj germana.

La aŭtoroj estis Doug Portmann kaj Donald Rogers, la libron eldonis Doug Portmann, ĝi aperis en Naperville, Usono, 1993. Ĝi havas la formaton de 28 cm kaj entenas 297 paĝojn.

La libro enhavas trilingvan enkondukon, poste ĉiuj instrukcioj, klarigoj aperas en Esperanto. La libro entenas ankaŭ la la periodan tabelon, sistemon de SI, proponitajn transskribadojn de nekutimaj naciaj fakaj esprimoj, leksikonetojn pri heterociklaj kemiaj kombinaĵoj.

La sistemo de la vortara parto estas konstruita jene:

  1. Aperas Esperanto-angla-germana vortaro, laŭ E-alfabeto de la vortoj. La tri versioj de unu vorto aperas unupaĝe, en apartaj kolumnoj.
  2. Librofine aperas la partoj Angla-Esperanto kaj fine la Germana-Esperanto. Post la nacia esprimo tuj estas skribita per kursiva litertipo la E-versio.

La fakan identigon kaj la lingvan devenon de iu vorto montras - se necesas klarigi - mallongigoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.