Kazaĥlingva Vikipedio
Retadreso kk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kazaĥa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de marto 2024
Artikolnombro 236 266
Profundeco 14.5
Paĝoj 630 046
Redaktoj 3 297 333
Uzantoj 153 493
Aktivaj uzantoj 332
Administrantoj 16
Dosieroj 11 093

La kazaĥlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kazaĥa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Қазақша Уикипедия (latinliterigite kazakŝa uikipedija) en cirila alfabeto, Qazaqşa Wïkïpedïya en latina alfabeto kaj قازاقشا ۋىيكىيپەدىييا en araba alfabeto - la tri nomoj jam montras la apartaĵon ke la kazaĥlingva Vikipedio haveblas paralele en tri skribsistemoj, la cirila, latina kaj araba. La projekto fondiĝis en junio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en oktobro 2011. La 27-an de marto 2024 ĝi enhavas 236 266 artikolojn. Danke al amasa robota aldono de sep mil artikoloj la 26-an/27-an de oktobro 2012 ĝi preterrapidis la esperantlingvan vikipedion kaj interŝanĝis la 27-an respektive 28-an lokon inter ĉiuj vikipediaj branĉoj laŭ absoluta nombro da artikoloj.

emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la kazaĥlingva Vikipedio (aŭtuno 2011)

Vidu ankaŭ

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.