Kablotramo de Paŭo
Kablotramo de Paŭo | ||
---|---|---|
![]() | ||
funikularo | ||
Komenco | 1908 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Paŭo | |
Posedata de | Q115909876 vd | |
Funikularo de Paŭo | |
---|---|
![]() | |
Funikularo de Paŭo | |
funikularo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Paŭo, Francio |
Transportsistema speco | Funikularo |
Komenco de trafiko | 1908 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 0,105 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 2 |
Nombro de stacioj | 2 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Posedanto | Urbo Paŭo |
Transportisto | Urbo Paŭo |
Koordinatoj: 43° 17′ 34″ Nordo 0° 22′ 13″ Okcidento / 43.292897 °N, 0.370261 °U (mapo)
La funikularo aŭ kablotramo de Paŭo plenumas kunligon inter la fervoja stacidomo (la malsupra urbo) kaj la Bulvardo de la Pireneoj (la supra urbo).
Paŭo situas en la sudo de Francio.
Mapo
Historio
Malfacile suprenireblaj estas tiuj zigzagoj, inter la stacidomo kaj la Reĝa Placo. Por eviti tiun penigan grimpvojon, la funikularon de Paŭo oni ekfunkciigis en 1908. En 1961, la lignajn vagonojn anstataŭis metalaj vagonoj. En 1970, oni ĉesigis ekspluatadon pro nesekureco kaj daŭra deficito. Renovigitan kablotramon oni oficiale inaŭguris en 1978. De tiam ĝia uzado estas senpaga. La vagonojn oni reviziis fine de 2006.
Teknikaj informoj
- Ambaŭ vagonoj, ligitaj per kablo veturas alterne, tiel ke la pezoj de la veturiloj parte kompensas unu la alian.
- Tiuj vagonoj uzas la saman fervojon, escepte de la mezo de la linio, kie ili preterpasas unu la alian (ĉiu vagono havas sian fiksitan flankon).
- Deklivo: 30%
- Longo: 105m
- Ofteco: foriro ĉiun 3an minuton.
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.