Judgment at Nuremberg
filmo
Originala titolo Judgment at Nuremberg
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1961, 14 dec. 1961, 19 dec. 1961
Ĝenro procesfilmo, filma dramo
Kameraado Ernest Laszlo
Reĝisoro(j) Stanley Kramer
Produktisto(j) Stanley Kramer
Scenaro Abby Mann  Montgomery Clift
Filmita en Nurenbergo
Loko de rakonto Germanio
Muziko de Ernest Gold
Rolantoj Spencer Tracy  Burt Lancaster  Richard Widmark  Marlene Dietrich  Judy Garland  Maximilian Schell  Werner Klemperer  Montgomery Clift  William Shatner  Alan Baxter  Ed Binns  Virginia Christine  Otto Waldis  Karl Swenson  Martin Brandt  John Wengraf  Howard Caine  Olga Fabian  Paul Vincenz Busch  Bernard Kates  Joseph Crehan  Ray Teal  Torben Meyer  Ben Wright  Ed Nelson  John Clarke  Bess Flowers  Harold Miller  Colin Kenny  Herman Hack  Kenneth MacKenna  William H. O'Brien  Reed Howes  Jana Taylor  Joseph Bernard
Honorigoj Silver nugget for the best foreign film Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro National Board of Review: Top Ten Films
IMDb

Judgment at Nuremberg estas usona jurtema filmo de 1961 reĝisorita de Stanley Kramer, verkita de Abby Mann en kiu stelulis Spencer Tracy, Burt Lancaster, Richard Widmark, Maximilian Schell, Werner Klemperer, Marlene Dietrich, Judy Garland, William Shatner, kaj Montgomery Clift.[1] La agado okazas en Nurenbergo en 1948, kaj priskribas fikcian version de la Proceso al Juĝistoj de 1947, nome unu el la dekdu usonaj militprocesoj kiuj okazis ene de la nomitaj Postaj Nurenbergaj Procesoj.

La filmo centriĝas al milita tribunalo estrita de Juĝisto Dan Haywood (Tracy), antaŭ kiu kvar germanaj juĝistoj aŭ advokatoj (kompare kun la 16 defendantoj de la vera Proceso al Juĝistoj) estas akuzitaj pro krimoj kontraŭ la homaro pro sia impliko en malhumanaĵoj fifaritaj dum la Naziisma reĝimo. La filmo temas pri nebatalaj militkrimoj kontraŭ la civila loĝantaro, la Holokaŭsto, kaj ekzamenas la geopolitikan kompleksecon de la epoko post la Dua Mondmilito dum la historiaj Nurenbergaj procesoj. Pli frua versio de la historio estis elsendita kiel televida epizodo de Playhouse 90.[2] Schell kaj Klemperer ludis la samajn rolojn en ambaŭ produktaĵoj.

En 1993, Judgment at Nuremberg estis selektita por konservado en la Usona Nacia Filmoregistro de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[3][4]

Notoj

  1. Judgment at Nuremberg full credits. TCM Movie Database.
  2. Playhouse 90 - Season 3, Episode 28: Judgment at Nuremberg - TV.com. TV.com. CBS Interactive. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2019-06-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2019-06-05.
  3. "Complete National Film Registry Listing". National Film Registry. National Film Preservation Board. Alirita la 5an de junio 2016.
  4. "Frequently Asked Questions". National Film Registry. National Film Preservation Board. Alirita la 5an de junio 2016.

Bibliografio

  • Tino Balio, United Artists: The Company That Changed the Film Industry, University of Wisconsin Press, 1987 p. 145

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.