Johannes Harmannus Theodoor Joseph WESTEN [vesten] (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1907 en Groningen; mortis la 16-an de marto 1970 en Apeldoorn) estis nederlanda esperantisto. Dum la eldono de la Enciklopedio de Esperanto li estis studento esperantista, estrarano de la Nederlanda Katolika Esperantista Ligo kaj konsulo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Westen kunlaboris al Espero Katolika, Katolika Vivo kaj Brita Katoliko.
Eksteraj ligiloj
- Johannes Westen en genealogia retejo (nederlandlingva)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.