Jaime Scolnik
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
Morto 18-an de aŭgusto 1999 (1999-08-18) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Familio
Frat(in)o Rosa Scolnik
Okupo
Okupo esperantisto

Jaime SCOLNIK (1908-1999), dumviva membro, dojeno de la esperantistaro en Kordobo (Argentino), mortis la 18-an de aŭgusto.

Esperantisto ekde 1933, li kunfondis Argentinan E-Ligon en 1941, kaj funkciis kiel UEA-delegito inter 1937 kaj 1956. Pioniro de natura kuracado en Ameriko, li multe verkis en la hispana pri tio kaj pri siaj multlandaj vojaĝoj. En Esperanto li publikigis diversajn lernolibrojn en pluraj eldonoj ekde 1938 ĝis 1982 (unu kun sia fratino Rosa), krome la verkojn Kiel kuracas la naturista medicino (1961, tradukitan en plurajn lingvojn) kaj Sanon! Kuracu vin mem per naturaj metodoj (1995).


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.