Honbice | |
municipo | |
![]() Preĝejo de Avanco de sankta Kruco | |
Oficiala nomo: Honbice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Chrudim |
Administra municipo | Chrast |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Svitava montetaro |
Situo | Honbice |
- alteco | 277 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 56′ 00″ N 15° 53′ 35″ O / 49.93333 °N, 15.89306 °O (mapo) |
Areo | 4,84 km² (484 ha) |
Loĝantaro | 172 (2023) |
Denseco | 35,54 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1244 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 538 62 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0531 |
NUTS 5 | CZ0531 571458 |
Katastraj teritorioj | 2 |
Partoj de municipo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 2 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.honbice.cz | |
![]() | |
Honbice estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en iom ondoforma pejzaĝo inter rivero Chrudimka kaj rivereto Ležák, 8 km oriente de la urbo Chrudim kaj 3 km sude de la urbo Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 172 loĝantoj (2023).
Partoj de municipo
- Honbice
- Libanice
Historio
La unua skriba mencio pri vilaĝo Honbice estas en akto AZK 2350 de Nacia arkivo Prago el la jaro 1244, en kiu Jan, filo de grafo Zbislav, donacas al klostro en Litomyšl vilaĝojn Hostovice kaj Blatník. Kiel unu el atestantoj estas nomata Hoš el Honbice kun sia filo Bavor.
Memorindaĵoj
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
La preĝejo, origine gotika, estas rememorata en la duono de 14-a jarcento. Estis barokigita en la 2-a duono de 17-a jarcento, koste de Maksmiliana Zárubová el Lišov, estis aranĝita interioro, alkonstruita turo kaj rearanĝita frontono. Regotigo fare de arkitekto František Schmoranz estis realigita en la jaro 1881. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko, turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. En presbiterejo estas barela volbo, sur norda flanko ortangula sankta ŝranko. Al sakristio gvidas sela priĉarpentita portaleto. En la navo estas spegula kana plafono, subturejo estas volbita per plataĵo, en antaŭĉambro sur norda flanko estas kruca rina ripa volbo kaj pintarka portalo. Ekipaĵo estas plejparte ella 3-a kvaromo de 17-a jarcento, kolona ĉefaltaro datita 1678, du flankaj altaretoj, unu kun bildo de Madona el la fino de 16-a jarcento, la dua kun novtempa bildo de Sankta Antonio, predikejo estas proksime el la jaro 1800. Unikaĵo estas ligna tombeja tabulo de familiaro Lukavský datita 1681.
Monumento al falintoj
Sur vilaĝplaco estas monumento al falintoj kun statuo de Jan Žižka de ĉeĥa skulptisto, arĥitekto kaj grafikisto František Bílek.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
|