Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hindelbank (stacidomo).
Hindelbank
Blazono de Hindelbank
Blazono de Hindelbank
Blazono de Hindelbank
Vilaĝocentro de Hindelbank
Vilaĝocentro de Hindelbank
Vilaĝocentro de Hindelbank
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoEmme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Burgdorf
Koordinatoj 47° 2′ 39″ N  32′ 25″ O / 47.04417 °N, 7.54028 °O / 47.04417; 7.54028 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 39″ N  32′ 25″ O / 47.04417 °N, 7.54028 °O / 47.04417; 7.54028 (mapo)
Nombro de loĝantoj2006
Areo6,70 km²
Alteco519 m super marnivelo
Poŝtkodo3324
Komunumkodo0409
Mapo de Hindelbank
Mapo de Hindelbank
Mapo de Hindelbank

Pri la komunumo

Hindelbank estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2006 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Hindelbank situas en la Svisa Mezlando sur alteco de 519 m s.m. en la flotebenaĵo de la rivero Emme. La komunumo troviĝas 6 km okcidento de Burgdorf kaj 12 km nordoriente de la federacia kaj kantonĉefurbo Berno.

En Hindelbank troviĝas al ununura malliberejo por virinoj de alemana Svislando.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hindelbank limas en nordo al Kernenried, en nordoriento al Lyssach, en oriento al Mötschwil, en sudoriento al Krauchthal, en sudokcidento al Bäriswil, en okcidento al Mattstetten, kaj en nordokcidento al Münchringen.

Trafiko

Hindelbank disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Herzogenbuchsee al Berno. La fajna distribuo de la publika transporto funkcias per poŝtaŭtolinio.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno, de kiu en Hindelbank deflankiĝas ĉefvojo al Burgdorf kaj flanka vojo al Worb. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies proksima alveturejo troviĝas 5 kilometrojn oriente de Hindelbank en Kirchberg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hindelbank datiĝas el la jaro 1261 kiel Hindelwanch.

Dum mezepoko Hindelbank estis propra senjorejo sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1406 Hindelbank venis sub berna regado kaj estis atribuita al la kampara tribunaldistrikto de Zollikofen. Ek de la Helveta Revolucio Hindelbank apartenis al la distrikto Burgdorf, kies statuso transformiĝis post la fino de la Helveta Respubliko al ĉefdistrikto kaj en 1831 per la nova konstitucio al oficdistrikto. Ek de la 1-a de januaro 2010 Hindelbank estas parto de la administra distrikto Emme-Valo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.