
Herne | |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
![]() | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio | |||||||
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02323 kaj 02325 | ||||||
Poŝtkodo | 44601–44653 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HER | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05916000 | ||||||
NUTS | DEA55 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Horst Schiereck | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Friedrich-Ebert-Platz 2 44623 Herne | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 157368 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 33′ N, 7° 13′ O (mapo)51.542587.21897Koordinatoj: 51° 33′ N, 7° 13′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 65 m | ||||||
Areo | 51,42 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.herne.de/ | ||||||
Herne [ˈhe:ənə] estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 157 368 loĝantojn.
Dum la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento Herne estis grava karbomineja urbo. Pluraj el la karbominejaj turoj ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu ekonomia bazo de la urbo. Multnombraj asocioj de ministoj vivtenas la tradicion de la minlaboristoj, kiuj ĉiam rigardis sian "subteran" laboron tre malsama ol ĉiuj aliaj profesioj.

Administrado
- Baukau
- Wanne-Eickel estis eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Kadre de administra reformo la urbo la 1-an de januaro 1975 unuiĝis kun la najbara eksterdistrikta urbo Herne, kaj ekde tiam konsideratas parto de la nova urbo Herne.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Hénin-Beaumont en Francio
Wakefield, Anglio en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ometepe en Nikaragvo
Belgorod en Rusio
Eisleben en Germanio
Konin en Pollando
Kunlaboraj urboj kaj distriktoj estas:
Esperanto en la regiono
Ĉar en Herne ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- turismaj paĝoj pri la urbo (germanlingvaj) Arkivigite je 2015-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
|