Halo Alice Tully estas koncerthalo por ĉambra muziko de la Lincoln Center en Novjorko. Ĝi portas la nomon de la bonfarulo Alice Tully kaj havas sidilojn por 1096 personoj kaj estis dizajnita de Pietro Belluschi en 1969. Ĝi estis tute renovigita kaj inaŭgurita en februaro 2009. Ĝi ankaŭ estas hejmo de Muzikĉambra Societo de Lincoln Center. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la filmfestivalo de Novjorko (New York Film Festival).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.