![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hüttlingen |
Hüttlingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Blazono de Hüttlingen | |||||
![]() | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Frauenfeld | ||||
Geografia situo | CH1903: 716201 / 271436 (mapo)47.5833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 35′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716201 / 271436 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 828 | ||||
Areo | 11,6 km² | ||||
Alteco | 411 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8553 | ||||
Komunumkodo | 4590 | ||||
![]() Mapo de Hüttlingen | |||||
Hüttlingen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007,, kiu nombro modeste malkreskis al 828 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Hüttlingen situas ĉe la norda flanko de la Turvalo ĉe la bordo de la rivero Turo. La komunumo konsistas el la municipoj Eschikofen, Harenwilen, Hüttlingen kaj Mettendorf.
Najbaraj komunumoj
Hüttlingen limas en nordo al Pfyn kaj Müllheim, en oriento al Wigoltingen kaj Amlikon-Bissegg, en sudo al Thundorf, kaj en okcidento al Felben-Wellhausen.
Trafiko
La stacidomo Hüttlingen-Mettendorf, kiu situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Romanshorn, estas servita per regionaj trajnoj de la fervojkompanio THURBO AG, kiu okupiĝas pri la regiona kaj loka trajn-trafiko en orienta Svislando.
Historio
La unua dokumenta mencio de Hüttlingen datiĝas el la jaro 1336 kiel Hutlingen.
Kun efiko je la 1-a de januaro 1999 kadre de la turgovia komunumreformo la lokkomunumoj Hüttlingen, Eschikofen (BFS-N-ro 4581), Harenwilen (BFS-N-ro 4582), Hüttlingen (BFS-N-ro 4583) kaj Mettendorf (BFS-N-ro 4584) estis kunigitaj al la akutala politika komunumo Hüttlingen.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Hüttlingen
- Hüttlingen-Mettendorf (stacidomo)