![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Suberg-Grossaffoltern (stacidomo). |
Grossaffoltern | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Blazono de Grossaffoltern | |||||
Blazono de Grossaffoltern | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Seeland | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarberg | ||||
Koordinatoj | 47° 4′ 0″ N 7° 21′ 35″ O / 47.06667 °N, 7.35972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 0″ N 7° 21′ 35″ O / 47.06667 °N, 7.35972 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 2782 | ||||
Areo | 15,03 km² | ||||
Alteco | 511 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3257 | ||||
Komunumkodo | 0303 | ||||
![]() Mapo de Grossaffoltern | |||||
Mapo de Grossaffoltern | |||||
Grossaffoltern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2782 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Grossaffoltern situas en la Berna Lagolando en la mezo inter la urbo Bielo kaj la federacia urbo Berno, 20 kilometrojn sudsudoriento de la unua respektive nordnordokcidente de la lasta. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ammerzwil, Chaltebrünne, Grossaffoltern, Kosthofen, Ottiswil, Suberg, Vorimholz, kaj Weingarten. Krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,03 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 62,3% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Grossaffoltern limas en nordo al Diessbach ĉe Büren, en nordoriento al Wengi, en oriento al Rapperswil, en sudo al Schüpfen, en sudokcidento al Seedorf, kaj en nordokcidento al Lyss.
Trafiko
En okcidento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Berno, apud kiu troviĝas la vilaĝoj Suberg kaj Kosthofen, kaj la svisa aŭtovojo A6. De Suberg nordorienten kondukas tra Grossaffoltern al Wengi la kantona ĉefvojo n-ro 251. En Suberg troviĝas la stacidomo Suberg-Grossaffoltern de la trajnlinio de Berno al Lyss. La ceteraj vilaĝoj de la komunumoj estas konektitaj per buslinio al Lyss al la publika transportreto.
Loĝantaro kaj lingvoj
La ĉefa kaj sola oficiala lingvo de la komunumo estas la germana, kiun okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 96,4% de la loĝantaro. Ek de la 1950-aj jaro la loĝantaro konsiderante kreskis.[3]
Disvolviĝo de la loĝantaro | |
---|---|
Jaro | Loĝantaro |
1850 | |
1910 | |
1930 | |
1950 | |
1980 | |
2005 |
Historio
La unua dokumenta mencio de Grossaffoltern datiĝas el la jaro 1216 kiel Affoltron. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento Grossaffoltern estis grandparte posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo, kiuj ĝin administris kiel parto de la Senjorujo Oltigen. En la jaro 1412 Grossaffoltern fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[4]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Affoltern
- Suberg-Grossaffoltern (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri statistiko
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Grossaffoltern en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-20)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grossaffoltern – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|