Kristaloj de glacio.

Glacio estas la solida formo de akvo. La akvo fariĝas glacio, kiam likva akvo estas malvarmigita sub 0 °C (273 K, 32 ) ĉe normala atmosfera premo. Glacio povas formiĝi je pli altaj temperaturoj en pliprema medio, kaj akvo daŭros likva aŭ gasa ĝis −30 °C ĉe malpliprema medio. Glacio formita ĉe alta premo havas malsaman kristalformon kaj densecon ol normala glacio.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri glacio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. 
  • Citaĵo
     Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. 
  • Citaĵo
     Mielo sur lango, kaj glacio en koro. 

Bildaro


Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-26.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.