Gerard David
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Oudewater
Morto 13-an de aŭgusto 1523 (1523-08-13) (63-jaraĝa)
en Bruĝo, Graflando Flandrio, Habsburga Nederlando
Ŝtataneco Habsburga Nederlando Burgonjaj Malaltaj Landoj Suda Nederlando Graflando Flandrio Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Cornelia Cnoop
Okupo
Okupo pentristo iluministo artisto desegnisto
Verkoj Triptych of the Sedano family
Cervara Polyptych
Judgement of Cambyses
Virgin among the Virgins
Baptism of Christ

Gerard DAVID (Oudewater, ĉ. 1460 - Bruĝo, 13-a de Aŭgusto 1523) estis pentristo de la flandra stilo, ene de la epoko de la gotika pentrarto, konata pro sia brila uzado de koloro.

Ripozo survoje al Egipto (Gerard David), ĉ. 1510, oleo surtola, 45 × 44,5 cm, Nacia Galerio de Arto de Vaŝingtono.

Kariero

Dekomence, David sekvis artistojn de Haarlem kiel Dirk Bouts, Ouwater kaj Geertgen tot Sint Jans, kvankam li jam estis evidentiginta sian kapablon kiel koloristo. Al tiu unua epoko apartenas la Sankta Johano de la kolekto Kaufmann en Berlino kaj la Sankta Hieronimo de Saltings. En Bruĝo li studis kaj kopiis majstroverkojn de la fratoj Hubert kaj Jan van Eyck, Rogier van der Weyden kaj Hugo van der Goes. Poste li venis rekte sub la influo de Hans Memling, el kiu li akiris solenecon, realismon por la homa formo kaj ordigitan aranĝon de la figuroj.

Li pentris kelkajn retablojn. Poste li vizitis Antverpenon kie de Quinten Matsijs li lernis viglecon kaj intimecon en la konceptigo de religiaj temoj.

Bibliografio

  • Ainsworth, Maryan Wynn. Gerard David: Purity of Vision in an Age of Transition. NY: Metropolitan Museum of Art, 1998. (ISBN 0-87099-877-3)
  • Ainsworth, Maryan Wynn; Christiansen, Keith. From Van Eyck to Bruegel: Early Netherlandish Paintings in the Metropolitan Museum of Art. NY: Metropolitan Museum of Art, 2009. (ISBN 0-87099-870-6)
  • Campbell, Lorne. The Fifteenth-Century Netherlandish Paintings. London: National Gallery, 1998. (ISBN 0-300-07701-7)
  • Harbison, Craig. "The Art of the Northern Renaissance". London: Laurence King Publishing, 1995. (ISBN 1-78067-027-3)
  • Nash, Susie. Northern Renaissance art. Oxford: Oxford University Press, 2008. (ISBN 0-19-284269-2)
  • Ridderbos, Bernhard; Van Buren, Anne; Van Veen, Henk. Early Netherlandish Paintings: Rediscovery, Reception and Research. Amsterdam: Amsterdam University Press, 2005. (ISBN 0-89236-816-0)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.