Algo, Agaragaro, nekuirita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 30 kkal   110 kJ
Karbonhidrato6.75 g
- Sukeroj0.28 g
- Fibro0.5 g
Graso3.0e-2 g
Proteino0.54 g
Akvo91.32 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  5.0e-3 mg0%
Riboflavino (B2-vitamino)  2.2e-2 mg1%
Nikotina acido (B3-vitamino)  5.5e-2 mg0%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.302 mg6%
Piridoksino (B6-vitamino)  3.2e-2 mg2%
E-vitamino  0.87 mg6%
K-vitamino  2.3 μg2%
Mineraloj
Kalcio  54.0 mg5%
Fero  1.86 mg15%
Magnezio  67.0 mg18% 
Mangano  0.373 mg18% 
Kalio  226.0 mg5%
Natrio  9.0 mg1%
Zinko  0.58 mg6%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Algo, Agaragaro, sekigita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 310 kkal   1280 kJ
Karbonhidrato80.88 g
- Sukeroj2.97 g
- Fibro7.7 g
Graso0.3 g
Proteino6.21 g
Akvo8.68 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  1.0e-2 mg1%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.222 mg15%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.202 mg1%
Pantotena acido (B5-vitamino)  3.018 mg60%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.303 mg23%
E-vitamino  5.0 mg33%
K-vitamino  24.4 μg23%
Mineraloj
Kalcio  625.0 mg63%
Fero  21.4 mg171%
Magnezio  770.0 mg208% 
Mangano  4.3 mg205% 
Kalio  1125.0 mg24%
Natrio  102.0 mg7%
Zinko  5.8 mg58%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Agaragaro

Gelozo,[1] agaragaro[1]agaro[1] estas substanco ekstraktata el kelkaj specoj de ruĝaj algoj, kies efiko estas simila al tiu de gelateno. En la listo de E-numeroj ĝi portas la numeron E406.

Ĝi estas uzata por nutraĵo (do temas pri manĝebla algo), premegi ŝtofojn aŭ por prepari laksigilojn.

Nomo

La nomo devenas de la malaja lingvo, agar-agar, kies signifo estas ĵeleo.

Japanio

Jokano, tradicia japana dolĉaĵo el gelozo kaj anno.

En Japanio, gelozo nomiĝas kanten (寒天), mallongigo de kanzashi tokoroten (寒晒し心天), kiu signifas malvarma tokoroten. La nomo devenas de plado, kiu estas manĝata en Japanio de pli ol mil jaroj[2] de la epoko de Nara,[3] nomita tokoroten (心太 aŭ 心天), farita el ruĝaj algoj (tengusa, 天草). La plado estis populara dum la epoko de Edo,[3] dum kiu en 1658, gestejmastro el Kioto nomita Mino Tarōzaemon (美濃太郎左衛門)[4] malkovris, ke malvarmigante ĝin rezultis gelozo.[2][5]

Ĉinio

En la ĉina oni nomas ĝin yángcài (洋菜), t.e. oceana legomoeksterlanda legomo. Aliaj nomoj estas 海藻瓊脂 aŭ 凍粉.

Tajvano

En Tajvano agaragaro nomiĝas chhài-iàn (菜燕), t.e. legoma apuseto, ĉar ĝi similas al la teksturo de la nesto de la apuseto, kies nesto manĝeblas, kiujn oni uzas en birdnestsupo.

Koreio

En Koreio ĝi nomiĝas umu (우무) aŭ hancheon (한천).

Filipinoj

En Filipinoj ĝi estas konata kiel gulaman en la lingvoj tagaloga, apajaa, bikola kaj pangasinano, kiel guraman en la ilokana kaj kiel gurguraman en la sambala.[6]

Tajlando

En la taja lingvo oni nomas ĝin wóon (วุ้น).

Okcidento

Agaragar-agar estis elektita kiel komercnomo por vendo en okcidentaj landoj. En la germana oni nomas ĝin ankaŭ japanaĉina gelateno.

Ecoj

Agaragaro estas gustneŭtrala kaj ne digestebla por plej multaj mikroorganismoj. Ĝi estas tre efika gelatenilo, kiu ne dependas de la ĉirkaŭa medio. Jam koncentraĵo je 1 %, likviigita en varmega akvo sufiĉas por bona gelatenaĵo. Duona kulereto da agaragaro respondas al ĉirkaŭ kvar folioj de gelateno. Agaragaro likviĝas je 95°, tial ĝi restas solida ĉe pli altaj temperaturoj ol gelatenaĵo. Ĝi solidiĝas nur je 45°, tial eblas aldoni aĵojn, kiuj malbone eltenas varmigon, post la likviĝo.

La ĉefa substanco de agaragaro estas agaroso.

Agaragaro estas pli facile uzebla ol pektinogelateno.

Listo de agaragaralgoj

  • Sphaerococcus Euchema
  • Gelidium
  • Gracilaria
  • Gelidiella
  • Pterocladia

Uzo

Oni uzas agaragaron:

Recepto

La bazo recepto por kuirado estas 4 gramoj da agaragaro (t.e. du kuleretoj) por 1 litro da likvaĵo. Boligi la miksaĵon dum 30 sekundoj. Verŝi en formilojn kaj malvarmigi.

Laŭ la kvanto de agaragaro oni obtenos aŭ ĵeleojn, aŭ ŝaŭmaĵojnsaŭcojn pli-malpli dikajn.

Referencoj

  1. 1 2 3 PIV
  2. 1 2 Mouritsen, Ole G.. (2013) Seaweeds: edible, available, and sustainable. ISBN 9780226044361.
  3. 1 2 Shimamura, Natsu. Agar. The Tokyo Foundation (2010-08-04). Alirita 2016-12-19.
  4. Difco & BBL Manual, 2‑a eldono, p. 6.
  5. Rafael Fernando Armisen Galatas. (1987) “Production, Properties and Uses of Agar”, Production and utilization of products from commercial seaweeds. ISBN 9251026122.
  6. Gulaman ĉe la ttt-ejo de la buroo de plantindustrio
  7. Diabetes, Obesity and Metabolism; Maeda H., Yamamoto R.; Hirao K., Tochikubo O.; Blackwell Publishing, vol. 7, n° 1, januaro 2005 , pp. 40-46

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.