La gastroenterito estas malsano karakterizata de inflamo de la stomaka kaj intesta kanalo, kiu implikas kaj la stomakon kaj la maldikan inteston.[1] Kiam temas pri gastroenterokojlito, ankaŭ la dika intesto estas implikita. La malsano kondukas al diareo, vomo kaj abdomenaj kramfoj.[2] Ankaŭ febro, manko de energio kaj dehidratado povas okazi.[3][4] Tio tipe daŭras malpli ol du semajnoj.[5] Ĝi ne rilatas al gripo, kvankam foje oni nomis ĝin erare "stomaka gripo".[6]

Gastroenterito estas kutime okazigita de virusoj.[7] Tamen, ankaŭ bakterioj, parazitoj, kaj fungoj povas okazigi gastroenteriton.[3][7] Ĉe infanoj, rotavirusoj estas la plej ofta kaŭzo de akra malsano.[8] Ĉe plenkreskuloj, norovirusoj kaj Campylobacter estas oftaj kaŭzoj.[9][10] Manĝado de maltaŭge preparitaj manĝaĵoj, drinkado de poluita akvo aŭ proksima kontakto kun persono kiu estas infektita povas disvastigi la malsanon.[3] Traktado estas ĝenerale la sama kun aŭ sen definitiva diagnozo, kaj tiel testado por konfirmi estas kutime ne necesa.[3]

Preventado konsistas el manlavado per sapo, drinkado de pura trinkakvo, taŭga dispono kaj traktado de la homa digesto-forĵetaĵojn kaj mamnutrado de beboj anstataŭ uzado de laktopreparaĵoj por infanoj.[3] La rotavirusa vakcino estas rekomendata kiel prevento por infanoj.[3][8] Traktado postulas englutado de sufiĉe da fluaĵoj.[3] Por mildaj aŭ moderaj kazoj, tio tipe povas esti atingata per drinkado de buŝrehidratiga solvaĵo (nome kombino de akvo, saloj kaj sukero).[3] En tiuj kiuj estas mamnutrataj, pluigis la mamnutradon estas tute rekomendata.[3] Por pli akraj kazoj, envejna fluenmetado povas esti necesa.[3] Fluaĵoj povas esti havigitaj pere de nazgastra tubo.[11] Suplemento de zinko estas rekomendata por infanoj.[3] Antibiotikoj estas ĝenerale nenecesaj.[12] Tamen, antibiotikoj estas rekomendataj por infanoj kiuj suferas febron kaj sangodiareon.[2]

En 2015, estis du mil milionoj da kazoj de gastroenterito, kio rezultis en 1.3 milionoj da mortoj tutmonde.[13][14] Infanoj kaj ĉefe tiuj de la evolulandoj estas plej tuŝitaj de tiu malsano.[15] En 2011, estis ĉirkaŭ 1.7 mil milionoj da kazoj, kio rezultis en ĉirkaŭ 700 000 mortoj de infanoj sub la aĝo de kvin jaroj.[16] En evolulandoj, infanoj sub la aĝo de du jaroj ofte suferas ses aŭ pliajn infektojn jare.[17] Ĝi estas malpli ofta en plenkreskuloj, parte pro la disvolvigo de imuneco.[18]

Signoj kaj simptomoj

Gastroenterito estas plej ofte markata per kaj diareo kaj vomado.[18] Foje tamen, nur unu el la du simptomoj okazas.[2] Tio povas esti akompanata per abdomenah kramfoj.[2] Signoj kaj simptomoj kutime ekas 12–72 horojn post la ricevo de la infekta agento.[15] Se temas pri viruso, la malordo kutime solviĝas post unu semajno.[18] Kelkaj virusaj infektoj povas esti akompanataj ankaŭ per febro, lacego, kapdoloro kaj muskoldoloro.[18] Se fekaĵo enhavas sangon, la kaŭzo plej verŝajne ne estas virusa[18] kaj plej verŝajne estas bakteria.[19] Kelkaj bakteriaj infektoj okazigas fortajn abdomenajn dolorojn kaj povas pluresti dum kelkaj semajnoj.[19]

Infanoj infektitaj per rotaviruso kutime rekuperiĝas en tri ĝis ok tagoj.[20] Tamen, en malriĉaj landoj la traktado de akraj infektoj estas ofte neatingeblaj kaj longdaŭraj diareoj estas oftaj.[21] Dehidratiĝo estas ofta komplikaĵo de diareo.[22] Akra dehidratiĝo ĉe infanoj povas esti rekonata se la haŭta koloro kaj pozicio revenas malrapide se premita.[23] Tio nomiĝas "longdaŭra replenigo de kapilaroj" kaj "malbona turgesko de haŭto".[23] Nenormala spirado estas alia signo de akra dehidratiĝo.[23] Ripetataj infektoj estas tipe videblaj en areoj kun malbonaj akvelfluaj sistemoj, kaj malsufiĉa nutrado.[15] Ankaŭ malĝusta infandisvolviĝo kaj longdaŭraj kognomankoj povas rezulti el tio.[17]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Schlossberg, David (2015). Clinical infectious disease (dua eld.). p. 334. ISBN 978-1-107-03891-2. Arkivita el la originalo en 2017-09-08. Alirita la 19an de majo 2020.
  2. 1 2 3 4 Singh, Amandeep (Julio 2010). "Pediatric Emergency Medicine Practice Acute Gastroenteritis — An Update". Pediatric Emergency Medicine Practice. 7 (7). Alirita la 19an de majo 2020.
  3. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 (29a de oktobro 2013) “Management strategies in the treatment of neonatal and pediatric gastroenteritis.”, Infection and Drug Resistance 6, p. 133–61. doi:10.2147/IDR.S12718.
  4. (2014) Ferri's Clinical Advisor 2015: 5 Books in 1. Elsevier Health Sciences. ISBN 978-0-323-08430-7.
  5. Schlossberg, David (2015). Clinical infectious disease (Dua eld.). p. 334. ISBN 978-1-107-03891-2. Arkivita el la originalo en 2017-09-08. Alirita la 19an de majo 2020.
  6. Shors, Teri. (2013) The microbial challenge : a public health perspective, 3‑a eldono, Burlington, MA: Jones & Bartlett Learning. ISBN 978-1-4496-7333-8.
  7. 1 2 A. Helms, Richard. (2006) Textbook of therapeutics : drug and disease management, 8‑a eldono, Philadelphia [u.a.]: Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 978-0-7817-5734-8.
  8. 1 2 (February 2012) 2008 estimate of worldwide rotavirus-associated mortality in children younger than 5 years before the introduction of universal rotavirus vaccination programmes: a systematic review and meta-analysis”, The Lancet Infectious Diseases 12 (2), p. 136–41. doi:10.1016/S1473-3099(11)70253-5.
  9. (Aprilo 2011) “The dynamics of norovirus outbreak epidemics: recent insights”, International Journal of Environmental Research and Public Health 8 (4), p. 1141–9. doi:10.3390/ijerph8041141.
  10. Man SM (December 2011). “The clinical importance of emerging Campylobacter species”, Nature Reviews Gastroenterology & Hepatology 8 (12), p. 669–85. doi:10.1038/nrgastro.2011.191.
  11. (Aprilo 2005) “Acute gastroenteritis in children.”, Australian Family Physician 34 (4), p. 227–31.
  12. (August 2015) “Therapy of acute gastroenteritis: role of antibiotics.”, Clinical Microbiology and Infection 21 (8), p. 744–9. doi:10.1016/j.cmi.2015.03.002.
  13. (8a de oktobro 2016) “Global, regional, and national incidence, prevalence, and years lived with disability for 310 diseases and injuries, 1990–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015.”, Lancet 388 (10053), p. 1545–1602. doi:10.1016/S0140-6736(16)31678-6.
  14. (8-a de oktobro 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015.”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/s0140-6736(16)31012-1.
  15. 1 2 3 Webber, Roger. (2009) Communicable disease epidemiology and control : a global perspective, 3‑a eldono, Wallingford, Oxfordshire: Cabi. ISBN 978-1-84593-504-7.
  16. (20a de aprilo, 2013) “Global burden of childhood pneumonia and diarrhoea.”, Lancet 381 (9875), p. 1405–16. doi:10.1016/S0140-6736(13)60222-6.
  17. 1 2 (2010) “Chapter 93”, Mandell, Douglas, and Bennett's principles and practice of infectious diseases, 7‑a eldono, Philadelphia: Churchill Livingstone/Elsevier. ISBN 978-0-443-06839-3.
  18. 1 2 3 4 5 (January 2011) “Viral gastroenteritis in adults”, Recent Patents on Anti-Infective Drug Discovery 6 (1), p. 54–63. doi:10.2174/157489111794407877.
  19. 1 2 Galanis, E (11a de septembro 2007). "Campylobacter and bacterial gastroenteritis". Canadian Medical Association Journal. 177 (6): 570–1. doi:10.1503/cmaj.070660. PMC 1963361. PMID 17846438. Alirita la 19an de majo 2020.
  20. (October 2011) “Epidemiology and prevention of rotavirus infection: an underestimated issue?”, Journal of Maternal-Fetal and Neonatal Medicine 24 (Suppl 2), p. 48–51. doi:10.3109/14767058.2011.601920.
  21. Toolkit. DefeatDD. Arkivita el la originalo je 27a de aprilo 2012. Alirita 3a de majo 2012. Arkivigite je 2012-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-27. Alirita 2020-05-19.
  22. Management of acute diarrhoea and vomiting due to gastoenteritis in children under 5. National Institute of Clinical Excellence (Aprilo 2009). Arkivita el la originalo je 2009-08-02.
  23. 1 2 3 Tintinalli, Judith E.. (2010) Emergency Medicine: A Comprehensive Study Guide (Emergency Medicine (Tintinalli)). Nov-Jorko: McGraw-Hill Companies, p. 830–839. ISBN 978-0-07-148480-0.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.