Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fräschels (stacidomo).
Fräschels
Blazono de Fräschels
Blazono de Fräschels
Blazono de Fräschels
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
DistriktoLagodistrikto
Koordinatoj 46° 59′ 52″ N  12′ 30″ O / 46.99778 °N, 7.20833 °O / 46.99778; 7.20833 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 52″ N  12′ 30″ O / 46.99778 °N, 7.20833 °O / 46.99778; 7.20833 (mapo)
Nombro de loĝantoj481
Areo3,14 km²
Alteco457 m super marnivelo
Poŝtkodo3284
Komunumkodo2258
Mapo de Fräschels
Mapo de Fräschels
Mapo de Fräschels

Fräschels (en la franca lingvo: Frasses (Lac)) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 482 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Fräschels situas en la Granda Marĉo meze inter la urboj Arbergo kaj Morato estante la plej norda komunumo de Kantono Friburgo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Fräschels la setlejoj Ziegelei (en okcidento, nomita laŭ la tegelfabriko, kiu situas tie), Oberfeld (en sudo) kaj Chuze (okcidente de la vilaĝo). La ebenaĵo de la komunumo trafluas la Granda Kanalo, kiu senakvigas la ebenaĵon de la Granda Marĉo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,14 km², de kiuj 17,2% estas kovritaj de arbaro, 71,3% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Fräschels limas en nordo kaj oriento al Niederried ĉe Kallnach (BE), en sudo al Kerzers, kaj en okcidento al Kallnach (BE).

Trafiko

Tra Fräschels pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Arbergo tra Kerzers al Morato. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo en Kerzers. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Bielo al Kerzers la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Fräschels datiĝas el la jaro 1225 kiel Frescin. Sur la teritorio de la komunumo estis malkovritaj unuopaj objektoj el la neolitiko kaj la Hallstatt-epoko kaj restaĵoj de la romia vojo de Aventicum al Pertinesca. Dum mezepoko Fräschels apartenis al la paroĥo Kärzers. En la 13-a jarcento Fräschels kun Kerzers apartenis al feŭduloj de la Grafoj de Kiburgo kaj fariĝis en la 14-a jarcento havaĵo de la episkopejo Lauzano, kiel feŭdo de la Grafoj de Savojo, kiuj submetis ĝin al la tribunalo de Morato. Dum la Burgundaj Militoj en la jaro 1475 Fräschels kune kun Kerzes kaj Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Dum la Marĉa Milito en la jaro 1795 Kerzers kaj Fräschels disputis kun tri bernaj komunumoj pri teritorio en la Granda Marĉa. La militon ili gajnis, sed arbitra tribunalo poste atribuis la teritoriojn al Berno. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Fräschels fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.