![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Filipo la Bela |
Filipo la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Francio | |||||
![]() | |||||
Regado | 1285–1314 | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Philippe IV de France | |||||
Naskiĝo | 1268 en Fontanbelo | ||||
Morto | 29-an de novembro 1314 en Fontanbelo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj • hazarda morto vd | ||||
Mortis per | apopleksio • ĉasakcidento vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | malnovfranca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Kapetidoj vd | ||||
Patro | Filipo la 3-a vd | ||||
Patrino | Izabela de Aragono vd | ||||
Gefratoj | Margaret of France • Blanche of France, Duchess of Austria • Louis of France • Karlo de Valois • Louis, Count of Évreux vd | ||||
Edz(in)o | Johana la 1-a de Navaro vd | ||||
Infanoj | Ludoviko la 10-a • Filipo la 5-a • Karlo la 4-a • Izabela de Francio • Robert of France vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
Reĝo de Navaro | |||||
Dum | 1285–1305 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filipo la 4-a de Francio, alinomita Filipo la Bela (franclingve Philippe IV aŭ Philippe le Bel) (naskiĝis en 1268, mortis la 29-an de novembro 1314) estis reĝo de Francio ekde 1285 ĝis sia morto.
Vivo
Membro de la kapetida dinastio, Filipo naskiĝis en 1268 en la kastelo de Fontainebleau, en Seine-et-Marne. Li estis la filo de Filipo la 3-a kaj de Izabela de Aragono. La juna viro estis alinomita la Belo pro sia belaspekteco. Kiel reĝo, Filipo provis plifortigi la francan monarkion per ĉiuj eblaj metodoj. Li bazis sian potencon, male de siaj antaŭuloj, sur vasta burokrataro de juristoj. Li edziĝis kun reĝino Johana de Navaro la 16-an de aŭgusto 1284.
Je la 13-a de oktobro 1307, preskaŭ ĉiuj Templanoj de Francio estis sammomente arestitaj de la reĝo, kiu volis malfortigi tiun potencegan organizon kaj akiri ĝiajn grandajn riĉaĵojn. La estro de la Templanoj, Jacques de Molay, brulis sur ŝtiparo kun Geoffrey de Charnay en 1314.
La reĝado de Filipo simbolas la progresan falon de la papo kiel granda eŭropa potenco. La reĝo mortis dum ĉaso kaj lia tombo troviĝas en la baziliko de Saint-Denis.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
|