Ferenc Szilágyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Silabo • Silag • Sife • Fersil • F. S. |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de decembro 1967 (72-jaraĝa) en Borås |
Lingvoj | Esperanto • sveda • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Svedio |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto • advokato • ĉefredaktisto • juristo • redaktoro • preleganto |
SZILÁGYI Ferenc [SIladji] (pseŭdonimoj: Francisko SZILÁGYI, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S.; naskiĝis la 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto; mortis la 1-an de decembro 1967[1] en Borås[2]) estis hungara esperantisto, advokato, sveda civitano.
Biografio

Li estis doktoro jura, redaktoro, Esperanto-instruisto. Li estis oficisto, longtempe senlabora. Li estis ĉefsekretario de la Literatura Societo „Vajda János“ kaj kunlaboranto de diversaj hungaraj gazetoj.
Li fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de Hungara Esperantista Societo Laborista, de 1929 en Hungarlanda Esperanto-Societo. Li organizis altnivelajn literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.
Li kontribuis al Hungara Heroldo, Heroldo de Esperanto, Litova Esperanto-Revuo, Pola Esperantisto, Sveda Esperanto-Gazeto kaj Literatura Mondo, kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al Hungara Antologio (1933) kaj al Sveda Antologio. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
Kiel eminenta stilisto, li estis ĉefo-redaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo.
Analizo
Szilágyi ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas Szilágyi kaj lian poezion tiel:
![]() |
|
Teksto
Georgi Mihalkov en sia artikolo Ĉiu memoro estas protesto analizas la novelojn de "La granda aventuro" de Ferenc Szilágyi. En "La granda aventuro" aperas "juna simpatia viro senlabora" kiu optimisme fantazias je la vido de luksoviva bela virino. En "La liberiĝo de juĝisto" oni emfazas "neordinarajn momentojn" en la vivo per prezentado de juĝisto kiu unu tagon abandonas siajn taskojn por "liberiĝi de la katenoj de la ĉiutagaĵoj" kaj survoje al natura ripozloko amikiĝas kun vela virino kiu same faras; tamen kiam ekas amhistorio venas pluvego: "Nia tuta vivo estas kaptilo". "Sennome" estas epizodo el la Dua Mondmilito en kiu frakasita oficiro permesas la fuĝon de kaptito; tamen la milito okazigas sian kruelecon. En "Libera rabo" oni rekreas epizodon pri fama hungara poeto Mihály Fazekas; dum militrabado en urbo oficiro venas en hejmon kie estas abunda biblioteko kaj li meditas pri la grando kaj homeco de la kulturo. En "Elinjo" la aŭtoro elpensas belegan junulinon por konsoli la vivon de amiko kiu estis vundita dum la Unua Mondmilito kaj kuŝas paralizita en militmalsanulejo.[3]
Verkoj


- Originalaj verkoj
- Trans la Fabeloceano, modernaj fabeloj kaj poemoj (1932),
- La Granda Aventuro,
- Inter Sudo kaj Nordo (1950),
- Koko krias jam!, novelaro (1955),
- Tiel Okazis, aŭ : Mistero Minora, psikologia kriminala romano,
- kolekto Rapsodioj, prozo kaj poezio.
- Tradukoj
- Poemaro el Hungarlando (1929),
- Pentroarto en Malnova Hungarujo, riĉe ilustrita verko de Genthon (1932),
- Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis... de Flood,
- Sveda Novelaro (de diversaj aŭtoroj; Stockholm: Sveda Laborista Esperanto Asocio 1950, 234 p.),
- Ni en Skandinavio, humura verko de Breinholst.
- Lernolibroj
- La Simpla Esperanto, lernolibro (1932),
- Ellernu, daŭriga lernolibro (1938).
![]() |
|
Referencoj
- ↑ Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
- ↑ Heroldo de Esperanto, 18/1967
- ↑ Georgi Mihalkov, Ĉiu memoro estas protesto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 715-719.
Bibliografio
- Sten Johansson: Stilisto inter sudo kaj nordo. En: Kroze – proze. Literatura esaro. Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 2013. Paĝoj 55–58.
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/S en sia originala formo en la Interreto
- Verkoj de kaj pri Ferenc Szilágyi en Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj