Esperanta Antologio
Esperanta Antologio
Esperanta Antologio
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1958
EldonintoEldonejo Stafeto
ISBN9290170301
Kovrilo de la unua eldono

Esperanta Antologio estas antologio de poemoj en Esperanto preparita de la brita esperantisto William Auld.

Celo

Citaĵo
 Mi esperas, ke tiu ĉi antologio donos al la esperantista popolo ĝian minimuman kulturbazon. Mi esperas, ke de nun oni rigardos samideanon, kiu ne konas almenaŭ la ĉefajn poemojn en ĝi, kiel senhontan needukiton aŭ analfabeton… Mi esperas, ke de nun oni uzados tiun ĉi antologion en kursoj ; ke kompilontoj de kructvort- kaj aliaj enigmoj uzos citaĵojn el ĝi kaj donos al la poemoj de la Majstro iom da meritata ripozo ; ke la novaj verkistoj per ĝi profunde konatiĝos kun siaj antaŭuloj. Almenaŭ oni ne plu havos senkulpigon por tio, ke oni ignoras praktike tiun tradicion, kiun oni publike laŭdas. 
 William Auld, unua eldono de la Esperanta Antologio

Eldonoj

Unue publikigita de Stafeto en 1958, kun la subtitolo Poemoj 1887-1957, ĝi iĝis poste lanĉita en dua eldono de UEA, reviziita kaj plikompletigita, en 1984, kun la subtitolo Poemoj 1887-1981.

Enhavo

Laŭ la postparolo de William Auld en la lasta eldono (majo 1982), « Tiu ĉi antologio enhavas 706 poemojn de 163 poetoj el 35 landoj de ĉiuj kvin kontinentoj — kaj tio prezentas nur tre malgrandan onon de nia tuta poezio ». Tiu postparolo de Auld kaj 36 paĝoj da biografiaj notoj finas la verkon. Ĝi estas ilustrita bindlibro kaj ero n-ro 1 de la Jubilea Kolekto de UEA.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.