Ernetschwil
Blazono de Ernetschwil
Gebertingen en la komunumo Ernetschwil
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj 47° 14′ 0″ N  0′ 0″ O / 47.23333 °N, 9.00000 °O / 47.23333; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 0″ N  0′ 0″ O / 47.23333 °N, 9.00000 °O / 47.23333; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj1422
Areo10,26 km²
Alteco575 m super marnivelo
Poŝtkodo8725
Komunumkodo3331
Mapo de Ernetschwil

Pri la komunumo

Ernetschwil estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1352 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝis la 31-a de decembro 2009 tiu nombro kreskis al 1422.

Geografio

Ernetschwil situas norde de Uznach kaj sude de la Ricken-pasejvojo. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Ernetschwil, Ricken sur la alteco de la pasejo kaj Gebertingen je duana vojo inter Sankt-Gallenkappel kaj Ricken, ĉe la pasejvojo, kaj krome el Schwarzholz.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ernetschwil limas en nordokcidento kaj nordo al Sankt-Gallenkappel, en nordoriento al Wattwil, en sudoriento al Gommiswald, en sudo al Kaltbrunn, kaj en sudokcidento al Uznach.

Trafiko

Ernetschwil estas atingebla de poŝtaŭtobusoj ek de Rapperswil-Jona, Uznach kaj Wattwil tra la Ricken-pasejo.

Historio

La unua skriba mencio de Ernetschwil datiĝas el la jaro 885 el dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.