![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() floranta eglanterio | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa eglanteria, Rosa rubiginosa L. 1771 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||

ilustraĵo el Carl Axel Magnus Lindman: Bilder ur Nordens Flora
La eglanterio (Rosa eglanteria aŭ Rosa rubiginosa) estas rozo. La specio floras de junio ĝis aŭgusto. La floroj estas rozeruĝaj kun blanka centro. Speciale estas ke la planto je la suba flanko de la folietoj havas glandojn kiuj, post frotado, odoras je pomoj. La eglanterio havas hokforme kurbiĝintajn pikilojn sur la tigoj.
Disvastigejo
La natura regiono de disvastiĝo okupas grandajn partojn de Eŭropo kaj Okcident-Azio; en multaj areoj de la mondo ĝi estas neofito. Kelkaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj.

pluma folio kun stipuloj kaj pikaĵoj

branĉo kun folioj, florburĝono kaj malfermita floro

maturaj rozfruktoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.