Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R60Edemo (simptomo)
Edemo de la kruroj

Edemo (de la malnovgreka vorto οἴδημα, oídēma, „ŝveliĝo“) estas ŝvelo kaŭzata de enfiltriĝo de sero.[1] Se la ekvilibro inter filtriĝo de sero en la histon unuflanke kaj forfluigo de limfo aliflanke estas malbalancata, povas resti tro da likvaĵo en la histo, aparte en la spaco inter la unuopaj ĉeloj - kaj ekestas edemo.

Kutime edemoj estas sekvoj de pli vasta malsano, do konsidereblas simptomoj de alia malsano, ekzemple de nesufiĉa funkcio de koro aŭ la renoj, aŭ de hepata cirozo.

Referencoj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.