Duonarbusto estas multjara planto, kiu je la bazo fariĝas ligneca, kaj kies branĉoj de la aktuala vegetadperiodo ne fariĝas lignecaj. Duonarbusto staras do inter herbaj plantoj kaj arbustoj. La nelignecaj plantpartoj pereas fine de la vegetadperiodo. La nova ekburĝonado komence de nova vegetadperiodo okazas ekde la lignecaj plantpartoj. Floroj kaj fruktoj plej ofte estas ĉe la unujaraj ŝosoj.

Ekzemploj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.