Duko estas titolo de nobeleco uzata en la nobelaro de okcidenta Eŭropo. La lando kiun duko regas estas duklando.
En la mezepoka feŭdismo, duko estis vasalo de reĝo. Tamen kelkaj duklandoj atingis partan aŭ plenan sendependecon, kiel Luksemburgo.
Lingvo
La vorto venas de la latina dux, kiu signifas gvidanto. El la sama latina radiko venas ducere kaj conducere, kiuj signifas gvidi kaj konduki.
La itallingva politika titolo de Benito Mussolini, duce, havas la saman devenon. Same la rumanlingva titolo de Nicolae Ceaucescu, conducator.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.