Divertimento (itale: plezuraĵo) estas plurmovimenta instrumentaĵo. Tiu ĝenerale havas amuzan, serenan ĝis dancecan karakteron kaj eksonas en diferencaj instrumentigoj kiel „tablomuziko“ resp. „liberaera muziko“. Ĝis fine de la 18-a jarcento la divertimento estis ege disvastigita ĉe eŭropaj kortegoj. Divertimentoj konsistigas grandan parton en la verkaro de Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart (kiel ekzemplo nomindas la divertimento F-maĵoro, KV 138) kaj ties samtempuloj.
Post kiam ĝi ekstermodiĝis en la 19-a jarcento, en la 20-a jarcento kelkaj komponistoj reekprenis ĝin, ekz.Béla Bartók (Divertimento arĉorkestro de Béla Bartók aŭ Leonard Bernstein (Divertimento por simfonia orkestro).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.