blazono | mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Lüchow (Wendland) |
Areo: | 1.220 km² |
Loĝantoj: | 49178 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 107 |
Aŭtokodo: | DAN |
Municipokodo: | 03354 |
Komunumoj: | 3+27 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
![]() |
La distrikto Lüchow-Dannenberg (germane Landkreis Lüchow-Dannenberg) situas en la pleja nordoriento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Ĝia administra centro estas la urbo Lüchow (Wendland). La distrikto havas areon de 1 220 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 49 178 loĝantojn. Laŭ kvanto de loĝantoj ĝi estas la plej malgranda distrikto de Germanio.
La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo, sed estas grandparte malurba. Ekzistas pluraj naturprotektitaj zonoj borde de la rivero Elbo.
Partneraj rilatoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino
Eksteraj ligiloj

|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.