Homa digesta sistemo; kun esperantlingvaj terminaro.

La digestado estas la procezo per kiu biologia organismo ŝanĝas manĝaĵon en nutraĵo. En plejparto de vertebruloj, digestado estas multparta procezo, per aparataro nomita la digesta sistemo. La utilaj partoj de manĝaĵo estas konvertataj al aliaj kemiaĵoj kaj uzataj, kaj la neutilaj aŭ malbonaj fekataj.

Ĝenerala procezo

La digestado en animaloj kaj en kelkaj plantoj, okazas je diversaj niveloj nome multĉela, ĉela kaj subĉela. Tiu procezo okazas en la digesta sistemo, gastrintesta tubo aŭ alinome nutrokanalo. La digesta sistemo, kiel tuto estas tubo kun unusola senco, kun kromaj organoj kiel la hepato, la galveziko kaj la pankreato, kiuj helpas en la kemia procezo postulita por la digestado.[1]

La digestado kutime estas dividita en mekanikaj procezoj, por malpliigi la grandon de la nutraĵoj, kaj en kemia agado por malpliigi krome la grandon de la partikloj kaj por ke poste okazu la procezo de absorbado kaj transportado de la utilaĵoj al la bezonantaj ĉeloj.

En plej parto de la vertebruloj, la digestado estas procezo de variaj etapoj en la digesta sistemo, ekde la komenco de la englutado de la krudmaterialo. En la homoj precize kaj ankaŭ en multaj bestoj antaŭ la procezo de englutado, kutime okazas iu tipo de mekanika aŭ kemia procezado de la nutraĵoj.

La digestado estas subdividita en ses apartaj subprocezoj,[1][2] nome la jenaj:

1. Engluto: enirado de krudmaterialo, nome nutraĵoj, kaj solidaj kaj likvaj, al la digesta organaro.

2. Sekrecio: liberigo de digestigaj sukoj kiel reago al specifaj stimuloj (averaĝe sep litrojn tage).

3. Mekanika digestado: mekanika dispecigo kaj diserigo de la nutraĵoj, pere de la funkciado de la dentoj, la stomako kaj la intestoj. En tiu subprocezo oni rompas la majoritaton de la inter-molekulaj ligiloj relative malfortaj; kaj tiel estas produktita la subprocezo de miksado kaj propelo, kiu konsistas en la kuntirigo kaj malkuntirigo de la muskoloj kiuj helpas la movadon de la koncernaj organeroj (peristaltismo).

4. Kemia digestado: kemia dis- aŭ mal-kompono de la nutraĵoj, pere de la agado de la enzimoj sekreciitaj en la buŝo, la stomako kaj la intestoj. En tiu subprocezo oni rompas intra-molekulajn ligilojn relative fortajn, por ke la kompleksaj molekuloj estu konvertitaj en simplaj molekuloj multe pli malgrandaj (nutrantoj) kiuj estu absorbeblaj, kaj tiel ili povu trapasu la plasman membranon pere de unu de du teknikoj, mekanika aŭ kemia.

5. Absorbo: movado por trapasigo de la nutrantoj (simplaj molekuloj) el la digesta sistemo al la interno de la intesta ĉelo (aŭ al iu ĉelo kiu estu kapabla absorbi) tra la cirkulaj kaj limfaj kapilaroj.

6. Forfekado: formovado kaj forigado de forĵetaĵoj ne digestitaj tra la digesta tubo pere de la fekado (fekaĵoj) aŭ kontraŭdirekte kaj eksterordinare pere de la regurgitadovomado.

Homa digestado

Homa digestado.

La digestaj funkcioj celas transformi la nutraĵojn, tiel, ke ili povu asimiliĝi kaj eniri en la sangofluon por produkti kaj varmon kaj energion, kaj, ĉe infanoj kaj junuloj, ebligi la kreskadon.

La digestado igas nutraĵon asimilebla, solvante ĝin per specialaj sukoj kun granda kemia potenco pro la fermentoj en ili entenataj. Ĉiu speco de nutraĵo postulas specialan kategorion de fermentoj: la amelecaj substancoj ricevas la efikon de la amelazoj de la salivo kaj de la pankreata sekrecio; la sukerecaj substancoj estas duigitaj en la intestoj fare de la laktazo aŭ la invertino; la pankreata lipazo transformas la grasojn; la pepsino de la stomaka suko kaj la tripsino de la pankreata suko digestas la albuminojn.

La unua stadio de la digestado okazas en la buŝo, kie la dentoj pistas kaj pecetigas la nutraĵojn (maĉado), dum la salivo malsekigas ilin, kaj modifas kelkajn el ili (ensalivado). Tiel la digestaj sukoj povas pli facile ataki ilin.

La esenca elemento kaj la aktiva principo de la salivo estas fermento (amelazo): la ptialino, kiu povas plej bone agi nur se la nutraĵoj restas la necesan tempon en la buŝo. Kiam la boluso jam estas formita, oni glutas ĝin, tio estas, oni ĝin malsuprenigas tra la gorĝo, kaj ĉi tie finiĝas la volaj agoj de la digesta funkcio. De nun ĉiuj aliaj estas nevolaj, escepte de la lasta: la fekado.

La boluso trairas do la faringon, poste la ezofagan tubon kaj penetras en la stomakon, kies suko enhavas kloridacidon kaj du fermentojn: nome la pepsino, kiu transformas la albuminojn, kaj la labfermenton, kiu kazeigas la lakton. La pepsino povas agi nur en acida medio, tio estas, kune kun la kloridacido, kiu miksiĝas kun ĝi. La stomaka suko havas ankoraŭ alian digestan agadon: pere de la stomaka lipazo, ĝi duigas la grasojn de la ovoflavo, de la lakto kaj de la kremo.

Fare de la stomaka suko la nutraĵoj transformiĝas en fluaĵon, kiu nur malgrandkvante estas sorbita de la stomako mem. La plimulto pasas tra la piloro en la maldikan inteston, kie ĝi suferas la efikon de la intestaj sukoj, kaj precipe de la pankreata suko kaj de la galo, kies ekskreciaj kanaloj enfluas en la duodenon (unua parto de la maldika intesto).

La pankreata suko enhavas plurajn fermentojn: amelazo, kiu transformas la amelon; lipazo, kiu sapigas la grasojn; tripsino, kiu digestas la albuminojn ktp. La galo sekreciata de la hepato plifortigas la agadon de la pankreata lipazo kaj de la tripsino. La intesta suko enhavas fermentojn, kiuj kunagas kun la antaŭaj.

Malgranda kvanto da nutraĵaj materioj ne ricevas la agadon de la digestaj fermentoj. Kaj tiuj substancoj ne digestitaj kaj ne sorbitaj estas ŝovitaj de la maldika en la dikan inteston, kiu elĵetas ilin eksteren (fekado). La dika intesto ne estas do proprasence digesta organo, kvankam ĝi kapablas sorbi akvon, sukerojn ktp., sed temas nur pri elĵetaparato.

Digestomalsanoj

Ĉar la funkciado de la digesta sistemo estas ege komplika kaj ĉar ĝi povas ricevi materialon de tre diversaj devenoj kaj kiuj povas rezulti en tre diversaj utiloj kaj malutiloj, malsanoj povas esti ankaŭ tre diversaj kaj kun tre diversaj rezultoj el ampleksa gamo el nur malgravaj misordoj (doloretoj, naŭzoj ktp.) al morto. Inter tiuj menciindas herpeto, kandidozo, apendicito, buŝa kancero, kojlito, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero, agaciĝa intesta sindromo, hemoroido, hepatito, cirozo, konstipo, diareo ktp.

Besta digestado

En digesto, boluso (el latina bolus, bulo) estas amaso de manĝo kiu estis maĉita ĝis la punkto de engluto. Laŭ normalaj cirkonstancoj, la boluso poste veturas al la stomako por posta digestado.[3][4] Kiam ŝafoj aŭ aliaj remaĉuloj paŝtas, vegetalo estas maĉata al amaso nome boluso, kiu estas poste pasata tra la rumeno, al la centipelio.

Vidu ankaŭ

Bildaro

Notoj

  1. 1 2 • J. A. F. Tresguerres , C. Ariznavarreta, V. Cachofeiro, D. Cardinali • E. Escrich Escriche, P. Gil-Loyzaga, V. Lahera Juliá, F. Mora Teruel, M. Romano Pardo y J. Tamargo Menéndez. (2005). «F I S I O LOGÍA DEL S I S T E M A D I G E S T I VO». Fisiología HUMANA (Tercera edicion edición). McGRAW-HILL INTERAMERICANA DE ESPANA, S.A.U. ISBN 84-486-0647-7.
  2. Rosell Puig, Washington; González Fano, Beatriz; Cué Mourelos, Clementina; Dovale Borjas, Caridad (2004). «Organización de los sistemas orgánicos del cuerpo humano para facilitar su estudio». Educación Médica Superior (Ciudad de La Habana, Cuba: Editorial Ciencias Médicas) 18 (3). ISSN 1561-2902. Arkivita el la originalo la 22an de oktobro 2011. Konsultita la 8an de oktobro 2011. «Sistema y aparato son términos que se utilizan en las ciencias biológicas para designar el conjunto de órganos que realizan una función común. Se diferencian en que el sistema agrupa órganos homogéneos y el aparato, heterogéneos; sin embargo, estas denominaciones se usan indistintamente, aunque la tendencia es a emplear la palabra sistema.»
  3. Bolus - Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. Merriam-webster.com. Alirita 2012-02-21.
  4. bolus (biology) - Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita 2012-02-21.

Bibliografio

  • Matón, Anthea; Jean Hopkins, Charles William McLaughlin, Susan Johnson, Maryanna Quon Warner, David LaHart, Jill D. Wright (1993). Human Biology and Health. Englewood Cliffs, New Jersey, USA: Prentice Hall. ISBN 0-13-981176-1, LaGomaVh.
  • Müller-Esterl, Werner. Bioquímica : fundamentos para medicina y ciencias de la vida; kunlabore kun Ulrich Brandt [et al.] Barcelona: Reverté, cop. 2008.
  • Stryer, Lubert. Bioquímica: kvara eldono, Publicació Barcelona [etc.]: Reverté, cop. 1995
  • J.M. González de Buitrago Arriero ... [et al.] Bioquímica clínica. Publicació Madrid [etc.]: McGraw-Hill/Interamericana de España, DL 1998.
  • Brody T. Nutritional Biochemistry. (2a eldono), Academic Press, San Diego, 1999.
  • Cheshire A. Lo Esencial en Aparato Digestivo. Ed Harcourt-Brace, 1998.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Digestión en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.