Diemerswil
Blazono de Diemerswil
Blazono de Diemerswil
Blazono de Diemerswil
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Fraubrunnen
Koordinatoj 47° 1′ 10″ N  25′ 41″ O / 47.01944 °N, 7.42806 °O / 47.01944; 7.42806 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 10″ N  25′ 41″ O / 47.01944 °N, 7.42806 °O / 47.01944; 7.42806 (mapo)
Nombro de loĝantoj205
Areo2,86 km²
Alteco600 m super marnivelo
Poŝtkodo3053
Komunumkodo0536
Mapo de Diemerswil
Mapo de Diemerswil
Mapo de Diemerswil

Diemerswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Diemerswil situas en la Svisa Mezlando 8 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Diemerswil kaj la setlejoj Cholhoz (en okcidento de la komunumo sur alteco de 649 m s.m.), Mettle (en nordo de la komunumo), Uf em Moos (sur alteco de 616 m s.m. en sudo de la komunumo), kaj la Neumatt, Widacher kaj Riedmatt, kiuj kunkreskis kun la ĉefa vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 19,6% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Diemerswil limas en nordo kaj oriento al Münchenbuchsee, en sudo al Kirchlindach, kaj en okcidento al Schüpfen.

Trafiko

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo plej facile atingeblas per vojo de Münchenbuchsee. Alia mallarĝa vojo kondukas okcidenten al Schüpfen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 2 kilometrojn norde en Münchenbuchsee. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Münchenbuchsee situas en distanco de 2 kilometroj de la vilaĝocentro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Diemerswil datiĝas el la jaro 1257 kiel Diemarswile. En la arbaro Brandwald estis trovita tombejomonteto kun ĉara entombigo el la Hallstatt-epoko. Dum mezepoko Diemerswil apartenis al la johanita komandorejo kaj malalta tribunalo de Münchenbuchsee, kiu post la reformacio de la jaro 1528 fariĝis berna voktejo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Diemerswil estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen. Post la malfondo de la distrikto Fraubrunne, la komunumo la 1-an de januaro 2010 estis atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.