Corcelles-sur-Chavornay
Blazono de Corcelles-sur-Chavornay
Blazono de Corcelles-sur-Chavornay
Blazono de Corcelles-sur-Chavornay
Preĝejo de Corcelles-sur-Chavornay
Preĝejo de Corcelles-sur-Chavornay
Preĝejo de Corcelles-sur-Chavornay
Ortschaft former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
DistriktoVaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj 46° 42′ 12″ N  36′ 0″ O / 46.70333 °N, 6.60000 °O / 46.70333; 6.60000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 12″ N  36′ 0″ O / 46.70333 °N, 6.60000 °O / 46.70333; 6.60000 (mapo)
Nombro de loĝantoj342
Areo5,48 km²
Alteco558 m super marnivelo
Poŝtkodo1374
Komunumkodo5751
Mapo de Corcelles-sur-Chavornay
Mapo de Corcelles-sur-Chavornay
Situa mapo de Corcelles-sur-Chavornay

Corcelles-sur-Chavornay estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 342 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Corcelles-sur-Chavornay situas en la Vaŭda Mezlando, proksimume 9 kilometrojn sudsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains sur tavolo situante proksimume 100 metrojn super la nivelo de la ebenaĵo de la rivero Orbe, kiu etendiĝas nordokcidente de la komunumo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Corcelles, la setlejo Pré Carré kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,48 km², de kiuj 28,8% estas kovritaj de arbaro, 65,7% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Corcelles-sur-Chavornay limas en nordo al Suchy, en nordoriento al Essertines-sur-Yverdon, en sudoriento al Vuarrens, en sudo al Pénthéraz, kaj en okcidento al Chavornay.

Trafiko

De Corcelles-sur-Chavornay kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 132 al Yverdon-les-Bains. Kelkcent metrojn okcidente de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A1. Pere de poŝtaŭtolinio de Chavornay al Echallens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Kooperativa ekonomio

Ekde 1980, loĝantoj vivas en la kastelo kaj formas kooperan societon, en 2015, 60 homoj vivas tie[3].

Historio

La unua dokumenta mencio de Corcelles-sur-Chavornay datiĝas el la jaro 885 kiel Corceles. En la jaro 885 la imperiestro Karolo la Dika donacis bienojn en Corcelles al Vodelgisus, kiu estis vasalo de la Grafo Rudolfo de Savojo. Vodelgisus siajn bienojn en la jaro 888 donacis al la episkopo de Laŭzano. Ek de la 12-a jarcento Corelles apartenis al la Senjorujo Bavois. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Corcelles-sur-Chavornay apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[4]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.