Convergència i Unió (CiU) (Konverĝo kaj Unuigo), estas politika koalicio de politikaj partioj naciistoj katalunaj, de Katalunio (Hispanio). Ĝin konsistigas la liberala partio Convergència Democràtica de Catalunya kaj la kristandemokratia partio Unió Democràtica de Catalunya.
Convergència i Unió regis Katalunion ekde 1980 ĝis 2003, sub prezido de Jordi Pujol, kiu estis prezidento de la Generalitat de Catalunya ĝis la 18-a de decembro de 2003. Denove el 2010.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.